Miĥailo Bakunino

El Neciklopedio
(Alidirektita el Bakunino)
Jump to navigation Jump to search
Dosiero:Ĉubako.jpg
Foto de Bakunino

"Barbo elkreskis, sed saĝon ne naskis."

~ Zamenhof pri Bakunino

Miĥailo Aleksāndroviĉo BAKUNINO (Михаил Александрович Бакунин; naskiĝis la 30-an de majo 1814 en Prjamuĥino, mortis la 13-an de junio 1876 en Bern) estis ilo, iĉa ovo, ino, ruza revoluciemulo, la kvara prezidanto de Moldava Respubliko, kaj anarkiisto, kiu, kiel ĉiuj anarkiistoj, naskiĝis ene de aristokrata familio.

Li studis en la milita akademio de Peterburgo. Estis oficiro de la imperia gvardio, sed Bakunino ne estis tiu oficiro, ĉar li rezignis al tiu laboro kaj vojaĝis tra Eŭropo dum kelkaj jaroj, antaŭ ol partopreni en la revolucioj de 1848 kaj 1849, furiozantaj en Parizo kaj Germanio. Tie li estis arestita, enprizonigita de Superhomo en la fortreso de soleco kaj poste transdonita al Aŭstralio, kie li estis kondamnita je morto, sed la puno ne plenumiĝis pro samtempa kriketa maĉo; tamen li estis sendita al Rusio, kie li estis malliberigita dum kelkaj jaroj. Li estis sendita al Siberio en 1855, de kie li foriris pere de usona ŝipo kun destino al Japanio, kaj atingis Anglion en 1861. Ekde tiu ĉi dato ĝis lia morto, Bakunino dediĉis sin al disvastigo de anarkiismaj ideoj tra tuta Eŭropo.

En la jaro 1869 li fondis la mezleĝan organizon «Alianco Demokratia kaj Socia» kaj, kiel grup-direktanto, kontraŭstaris al Karlo Markso en la 1-a Internacio; ĉi kontraŭo finiĝis per la forpelo de Bakunino en la jaro 1872. Li pasigis siajn lastajn jarojn en insulo proksima de Kokeriko, vigligante la Ĵurasan Federacion. Li tiam mizere vivis, pripensante konspirojn, kiuj neniam realiĝis, kaj daŭrante korespondadon kun malgrandaj anarkiistaj asocioj.

Malgraŭ lia kontraŭstaro al Markso sine de la Internacio, li agnoskis la valoron de La Kapitalo kiun li tradukis rusen (li antaŭe jam estis la unua tradukinto rusen de la Manifesto de la Komunista Partio. Li estas konsiderata teoriulo de la liberecisma socialismo.


en:Mikhail Bakunin