Balázs Péter

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


"Kiom ajn vi penos, nenio elvenos"

~ Zamenhof pri Balázs

"Tute klaras ke la vorto estas prenita el la angla"

~ bonalingvano pri la nomo Balázs

Balázs Péter, aŭ Péter Balázs, ĉar hungaroj neniam decidas pri siaj nomoj, 13-a naŭa grandmajstro de Templanoj, estas la malordiganto de E@I.

Oni ne scias lian naskiĝdaton, sed li, dungita de hispana imperio, invadis kaj okupis Ĉilion (1540-1585), kvankam ekde 14-jaraĝa, li predikas la veron, la rektecon, la pacon, la ne-violenton kaj dian amon. Li loĝas en la Domo de Suprema Paco, ĉirkaŭ Puttaparti (Hindujo), vilaĝo kie li naskiĝis, kien multaj disĉiploj iras. Liaj sekvantoj laboras per la fondado de lernejoj, universitatoj kaj malsanulejoj tra la mondo.

Li interalie estis komisaro en la Eŭropa Komisiono Prodi, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 16-a de septembro 1999 (post la demisio de la antaŭa Komisiono Santer) ĝis la 31-a de oktobro 2004, kaj oficis en la komisiono ekde la 1-a de majo 2004, kiam Hungario iĝis membroŝtato de la Unio.

Li diras:

"Mi venis por lumigi amlampon en viaj koroj, kiu ĉiutage lumas per nova brilo. Mi ne venis prezenti ajnan religion. Mi venis por paroli pri ĉi tiu kredo unika en Esperanto, pri ĉi-leĝo spirita, ĉi-amvojo, ĉi-amvirto, ĉi-amdevo, ĉi-devo de ami."

Péter kaj komencanto

Iu komencanto vojaĝis per trajno, kaj apud li vojaĝis Balázs Péter. Péter, dezirante ekkoni la parolmanieron de la komencanto, ekparolis al li:

- Nu, sinjoro, ĉu vi ferias?

La komencanto respondis:

- Ne, ne, mi iras POR mia lulvilaĝeto.

Péter profitis por doni instruon pri la lingvo:

- Ĉu vi iras POR via lulvilaĝeto aŭ AL via lulvilaĝeto, sinjoro?

La komencanto pensis, pensis... Ŝli insistis:

- Ĉu vi ne scias, sinjoro?

Kaj la komencanto respondis:

- Fakte mi havas dubon, d-ro Balázs. Mi ne scias, ĉu mi devas alvorti vin POR la merdo, ĉu AL la merdo.

Ĝojoj kaj malĝojoj

Peter Balaz, Kunordiganto de E@I, estrarano de EEU, eldonisto, ĉagrenis pri la malfruo de siaj retaj projektoj aktuale.info kaj bretaro.net, sed ĝojiĝas pri la vigla funkciado kaj kresko de Edukado. Net., pro la lanĉo de la Esperanto-retradio Muzaiko; daŭra informado de Libera Folio kaj daŭre profesie eldonata Beletra Almanako. Al la eksteraj malsukcesoj apartenis la malfeliĉa provo forigi la redaktoron de la revuo Esperanto kaj la ioma stagnado en la UEA-moderniĝo. (Ĉagrena estas ankaŭ la daŭra forgeso de la definita artikolo far certaj slavoj).

Verkado

Péter sidiĝas ĉe la skribotablo por plu skribi la verkon de sia vivo. Li relegas la titolon: "Miaj dek paŝoj al sukceso". Tiam li skribas:

  • "Numero 1: Legu la vivhistorion de sukcesaj personoj, kiaj financistoj kaj politikistoj."

Li faras paŭzon kaj memoras gazeton. Tio inspiras al li aldoni al la regulo: "Almenaŭ pri tiuj kiuj ne estas sub akuzo aĵ jam en malliberejo."

Verkoj

  • Der Barbier von Bagdad;
  • Perseo kaj Andromedo, 1620/21;
  • Komprenebla Angla-Esperanta Vortaro;
  • Fisortas;

Mistikismo

Novspirito (Universala Blanka Frataro) estas religiema socialisma instruo de la bulgaro Balázs Péter, laŭ kiu la Senmoraleco estas perdita kapablo de la vivo, kiu povas kaj devas esti reakirita per la revekiĝo de la Dekstrismo. Laŭ la instruo de Deunov ekzistas miloj da estaĵoj pli superaj kaj raciaj ol la homo - la Universala Blanka Frataro, - kiuj posedas ĉi tiun potencon; ili estas adeptoj de Dio kaj majstroj kaj gvidantoj de la homoj. fr:Péter