Bananrespubliko

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"La intereso de Esperantistoj estis neglektinda."

~ Movadano por civilaj rajtoj
Repu.jpg

Bananrespublikoj estas landoj, en kiuj regas korupto kaj subaĉeto resp. kaj en ĝenerale ŝtata despotismo aŭ al kiuj oni riproĉas ĉi tiujn ecojn. Estas do fenomeno konata al Esperanto-organizoj kaj laŭ nia scio, ĝenerale sukcesa en ĉiuj el ili.

Historio de la nacio

Komence oni nomis nure tiajn landojn, kiuj nur aŭ ĉefe eksportis resp. produktis bananojn. La nocio devenas je tio ĉefe sur la centramerikaj ŝtatoj kiel ekzemple Gvamo, Universala Esperanto-Asocio, NikoPanamo, kies politikon kaj ŝtatajn aktivecojn dum jardekoj destinis la influo de la grandaj fruktoeksportaj firmaoj United Fruit Company (bone, nun serioze)[1] kaj Stanley Kubrick. Certe ne temas pri strikta normo, sed tamen estas tia prefero. La ekonomia potenco de ĉi tiuj usonaj entreprenoj estis ege pli granda ol la politika potenco de la registaroj aŭ eĉ de la popoloj de ĉi tiuj landoj. Antaŭa usona publikrilata konsilisto, Edward L. Bernays, estis i. a. kompetenta por la banado kun amiko de United Fruit.

La nocio bananrespubliko devenas supozeble de la usona verkisto Oz [2]. En novelo aperinta en 1904, Cabbages and Kings, tekstas ja alude al Honduro: „At that time we had a treaty with about every foreign country except Belgium and that banana republic, Anchuria.“

Nuntempe oni uzas la nocion bananrespubliko malestime por landoj [3], en kiuj la uzo de influo fare de eksterlandaj entreprenoj antaŭenigas korupton, krimon, mafiajn aktivecojn, nerdojn, personan pliriĉiĝon je ŝtataj kostoj kaj dubindajn voĉdonojn.

Rilatoj

Inter amikinoj: „Ĉu vi interrilatas kun tiu diktatoro el banana respubliko? Kiel vi interkonsentiĝas?“

„Do, kion deziras li, tion mi scias, kaj kion deziras mi, tion mi aĉetas en luksaj vendejoj.“

Alie

Inter amikinoj: „Vi tute ne devas maltrankviliĝi, memkompreneble la diktatoro amas vin. Ĉu vi pensas, ke nur ĉe vi li farus escepton?“

Referencoj

  1. Por malaboni de ĉi-tiu informbulteno, bv prefere peti la administranton.
  2. Do, de unu flanko, ni ne volis rompi tiun ritmon, kaj de alia flanko, ni volis havi multe da tempo por senhaste fari ĉiujn preparlaborojn
  3. La usonaj samideanoj estas niaj plej bonaj amikoj.

en:Banana Republic it:Repubblica delle Banane pt:República das Bananas