Bantokravato

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Ĝin verkis fantoma aŭtoro."

~ Sankta Ĉuko Smito

Bantokravato, bantkravato[1], papilia kravato[2]papilikravato estas tipo de kravato kiu estas portata de viroj sur la kolumo de ĉemizo. La nomo venas de la formo, kiu similas al bantopapilio (sekvindaj ekzemploj !)

La bantokravato konsistas el rubando (mi ne estas juristo do ne scias) kiu estas bantigita ĉirkaŭ la kolo. La rubando finas je ambaŭ ekstremaĵoj en banto, pro kio la kravato post la bantigo ekhavas papiliecan formon. Nuntempe oni portas ĝin ĉefe dum paradaj festoj: nigra ĉe smokingo [3] kaj blanka ĉe frako [4]. Unuopuloj portas bantokravaton ĉe kompletoj ĉe kiu la plejmulto de la sinjoroj portas normalan kravaton.

Konataj port(a)(i)ntoj de bantokravato estas Albert Speer, Winston Churchill kaj E.

La kreado laŭ Bantokravatoj

Laŭ tiu civilizo la demiurgo alestigis la modon tiel: origine la tero estis nur akvo kaj lumo. Mo, la blanka giganto, superregis en tiu kaoso. Iun tagon li sentis fortan dolaron nivele de la stomako kaj vomis la sunon, la lunon kaj la stelojn. Li vomis ankoraŭ kaj aperis aliaj estaĉoj...

Kiel oni vidas: la «kreo» profitas de io jam ekzistanta.


Referencoj

  1. Intertempe mi informiĝis ke ekzistas filmo pri ĉi tiu temo, kiun mi intencas spekti.
  2. Ĉu paseron oni pafas per kanono?
  3. Tamen tre bela revo!!!! Eble kelkaj en la mondo reprenos la ideon!!!
  4. Via espero ŝajnas al mi iomete naiva.


pt:Gravata borboleta