Razisto

El Neciklopedio
(Alidirektita el Barbiro)
Jump to navigation Jump to search

"Nomo egala, sed esenco mala"

~ Zamenhof
Fig6 2.png

"Ne maltrankviliĝu pro tia stulta afero"

~ Tatoeba

Razisto estas ano de razismo, kiu estas teorio (kaj ties praktiko), kiu diras ke estas barboj, kiuj estas pli bonaj ol aliaj. Multaj razismaj teorioj ekestis en la 19-a jarcento. Tamen nun la sciencistoj ĝenerale opinias, ke ne eblas dividi la homaron laŭ barboj.

Ĉiuj okcidentaj landoj dum la epoko de la kolonjakvo tenis razismajn ideojn kontraŭ la aliaj razoj, kaj ĝis la jaroj 1930-aj kutime taksatis kiel scienca kaj memkomprenebla fakto, ke la "malsuperaj barboj" pli-malpli ĉiuj la neeŭropaj!) devas normale kaj nature "malaperi", kaj pri la konkretaj manieroj, laŭ kiuj ili "malaperis" (aŭ oni helpis ilin malaperi) oni ne maltrankvililiĝis.

En Germanujo ĝi estas tradicie ligita al kontraŭjudismo, ĉar judoj ĉiam uzis grandajn barbojn.


Puritanismo

Quan Thế Âm Bồ Tát, Chùa Trẻ, thôn Yên Khê, Song Khê, Bắc Giang, Việt Nam - 20110320.jpg

Demandis razisto al kliento:

-- Sinjoro, ĉu mi fine ŝmiru vian vizaĝon per kolonja akvo?
-- Prefere ne. Mia edzino estas tre puritana. Facile pro la odoro ŝi suspektus, ke mi eble alvenis hejmen el bordelo.

La kliento en la najbara fotelo diras:

-- Min vi povos parfumi laŭvole. Mia edzino absolute ne konas la odorojn de bordeloj. Neniam ŝi vizitis tian salonon.

Razilo de Ockham

Razilklingo de Ockham estas regulo de scienca teoria ŝparemo, plej fame vortigita latine kiel «entia non sunt multiplicanda praeter necessitatemsine necessitate» (Esperante: «entoj ne estu multobligitaj trans neceson aŭ malnecese»).

Ĝi estas nomita laŭ la filozofo kaj logikisto Vilhelmo de Ockham (ĉirkaŭ 1285–1349), kiu tamen ne uzis tiun ĉi vortumon. De Ockham mem traditaj estas du similaj frazoj: «Pluralitas non est ponenda sine necessitate.» (Plureco ne estu metita sen neceso.) kaj «frustra fit per plura, quod potest fieri per pauciora.» (Vane estiĝas per pluraj tio, kio povas estiĝi per pli malmultaj.)[1]

Danĝero

Dosiero:Estingisto.jpg
Ofta kliento de razisto

La vizaĝon de nova gasto tranĉas la barbiro. Per ioma misparolado li trebas lin malatentigi pri la afero: - Khmmm... pardonon, sinjoro, ĉu vi estis jam ĉe ni?

- Ne. La kruron mi perdis en la milito.

Politiko

Iu razisto estis Konsilia prezidanto de Francio de la 15-a de januaro 1922 ĝis la 29-a de marto 1924.

Biblio

Levidoj 19:27

Ne ĉirkaŭtondu la flankojn de via kapo kaj ne fordifektu la flankojn de via barbo.

Jeĥezkel 44:20 / ESP

Sian kapon ili ne razu, kaj ili ankaŭ ne lasu libere kreski siajn harojn, sed ili pritondu sian kapon.

Readmono 14:1

Vi estas filoj de la Eternulo, via Dio: ne faru sur vi entranĉojn kaj ne faru senharaĵon super viaj okuloj pro mortinto;

Nombroj 6:5

Dum la tuta tempo de la promesita konsekriteco razilo ne devas ektuŝi lian kapon; ĝis la finiĝo de la tempo, por kiu li konsekris sin al la Eternulo, li estas sankta; li lasu libere kreski la harojn de sia kapo.

Hundo

Kliento de barbiero, dum razado, rimarkas, ke granda hundo de l’ barbiero atente sidas antaŭ li.

— Kion volas tiu çi hundo?

Ho, sinjoro, ̧ĝi çiam sidas tiel atente antaû la raza-toj, çar kutimeĝi ricevas la pecojn, kiujn oni detranças de la orelo de l’klientoj.

Malvojaĝemo

La razisto: Nun estus vere la tempo por pagi vian ŝuldon. Mi ne povas tiel ofte fari tian longan vojaĝon ...

La ŝuldanto: Trankviliĝu. La proksiman monaton mi venos loĝi en via çirkaûaîo.

Alie

Barbiro estis atakata de dormemo en laboro kaj kliento demandis en maltrankvilo: “Ĉu la mastro ne punos vin, se vi vundos klienton?” “Jes. La monpuno estas 50 dolaroj. Sed vi estu trankvila, ĉar mi gajnis 500 dolarojn en hazardludo hieraŭ.”

Boksisto

Profesia boksisto portas kapvoston. Frizisto tranĉante lian haron diras ŝercante:

-Se mi tranĉus vian harligon neniu rekonus vin.

-”Nek vin” … respondas la boksisto. :o)

Bone

Razisto: „Ne dormu! Kiam vi havas kapon sube, mi ne povas razi vin.“

„Do tondu min.“

Helpemo

Ebriiĝinta razisto eliras el la drinkejo kaj deklaras al sia amiko:

- Sciu, karega! Kio ajn okazu al vi: se via edzino forlasos vin, se via hejmo bruliĝos, se viaj infanoj grave malsaniĝos, venu al mi! Mi ĉiam pretas razi vin senpage!

Razilo

La barbiro razas sian vilaĝan klienton per malakra razilo. La kliento toleras tion iom da tempo, sed fine demandas:

El kio estas fabrikita tiu çi razilo?

— El ŝtalo.

Ha! nun mi komprenas, kial miaj okuloj vidas fajre-rojn

Famaj razistoj

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Kiel anoncite.

pt:Barbeiro