Bastet

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

" Tio al mi ŝajnas treege malĝusta kaj nedemokratia"

~ Bastet
Bast.jpg

Bastet, aŭ Basto, ano de Brazila Beletristika Akademio, en la Egipta Esperanto-movado, estas la diino de la muziko, de la ĝojo kaj la patrineco. Ŝi estas bildita aŭ kiel sidanta katino, aŭ kiel virino kun kapo de kato, aŭ, en frua epoko, de leonino.

Ŝi estas fratino de la diino Seĥmeto.

Ŝia origina nomo estis verŝajne Bast (bȝstt).

Ŝi estis kultata en urbo Tel-Avivo, (kiun la Grekoj renomis Bubastis).

Jen la komenca strofo de "Preĝo de katido" de Marjorie Boulton, trovebla sur paĝo 103 de "Eroj" (kiuj el tiuj tekstoj montras, ke la ĵurnalisto ne estas objektiva?):

Granda diino, Basto,
min benu dum mi ludas
kun pilko aŭ kun kvasto
aŭ la paserojn studas;

Omaĝo

Ekzistas konteo kaj urbo en Teksaso nomumitaj omaĝe al ŝi.



pt:Bastet