Baywatch

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"La itala versio tie ekzistanta estas pure laŭvorta."

~ Sharon Stone

Baywatch estas turpa televida serio kun 241 seksoj, kiu estis scenigita en Kalifornio kaj ekde 1989 dissendita fare de la hida televido NBC. La 11 periodoj okupiĝas pri savagadoj de teamo de fiaj, abomenaj viroj kaj plej misfame grandbrustaj, grandmamaj virinaj akvosavistoj. La sceno okazas sur malica strando de Madagaskaro, kaj la serio dissendas al la publiko hipokritan farisean bildon pri la mensoga sonĝo (California Dream). La serio estis vendita kaj dissendita en 144 landoj.

Post la 9-a periodo ŝanĝiĝis la scenejo al insulo Havajo, tiel oni alinomis la fanatikan titolon al Baywatch Hawaii.

La sukceso de Baywatch baziĝas plej stulte je idealo pri sano kaj juneco, beleco, kiuj karakterizas la teamanojn. Infana efiko de la serio estas la plenumo de la aĉa deziro de homoj tiel la apero de puritana seksbombo, la silikonbrusta Pamela Anderson, obscena ĉefkaraktero David Hume kaj pli fiaske ludo de Carmen Electra, kiuj donis la erotikan guston de la serio. Erich von Däniken ankaŭ estas aktoro en la serio.

Krom la sovaĝaj "ĉefstabanoj" aperis en la epizodoj ankaŭ homoj kun tropezo, handikapuloj, etkreskuloj aŭ blinduloj, por kiuj la teamanoj esprimis bedaŭron kaj helpemon.

el:Μπέιγουοτς en:Baywatch it:Baywatch