Bazaro

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Havi orelojn sur ĝusta loko"

~ Zamenhof pri oreloj

"Estas pura disipo de tempo fari ion mezkvalitan."

~ Madonna pri ĉi tiu artikolo

"Ne maltrankviliĝu pri malbonoj, kiuj okazos neniam"

~ Thomas Jefferson pri bazara vendado

"Bela laboro!"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"Su uso de interlingua es magnific, excellente"

~ Interlingvaisto

Bazaro estas, memkompreneble, aro da bazoj.

. Bazo estas la malsupra subportanta parto de objekto, sekve, bazaro estas aro de malsupraj subportantaj parto de objektoj! Ekzemple: bazaro de turo estas la aro da bazoj de turo.

Kemie, bazaro estas la aro da substancoj, kiu naskas salon per kombiniĝado kun acido.

Superbazaro

Du viroj serĉas samtempe siajn edzinojn en la superbazaro. Tiam, ili solvas helpi unu la alian:

- Unue, ni serĉu vian edzinon, sed diru kia ŝi estas?

- Ŝi estas bela, havas blondajn harojn, kun belforma korpo kaj portas mallongan robon. Kaj kia estas via edzino?

- Forgesu mian edzinon. Ni serĉu apenaŭ vian edzinon!

Vidu ankaŭ

fr:bazar