Belmont

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!



"Kapo kun herbo, sen guto da cerbo"

~ Zamenhof pri Belmont
Belmont.jpg

"La Fina Venko evidentiĝis jam tre proksima!"

~ Varsoviano

Leo BELMONT, vernome Leopold BLUMENTAL (naskiĝis 1865 en Varsovio, mortis 1941 en Varsovio), 16-a grandmajstro de Templanoj, estis pola ĵurnalisto kaj verkisto, fama ankaŭ en Pollando.

Leo Belmont — liuto sprita,
Vibranta per «Ritmoj kaj Rimoj»,
Sonanta el la malproksimoj
De temp' heroa, preskaŭ mita,
Sur kordo brile agordita
Por ŝercaj basoj, perlaj primoj;
Leo Belmont — liuto sprita,
Vibranta per «Ritmoj kaj Rimoj».
Ne veterano emerita,
Kun cerbo, kiun kovras ŝimoj:
Fandigas en li la aĝ-limoj:
Maljun' spertriĉa, juno spita!
Leo Belmont — liuto sprita...

Kálmán Kalocsay pt:Belmonte