Ben Carson

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Nekapabla, stulta kaj ankaŭ malica"

~ magiisto pri ĉi tiu artikolo

Ben Carson, formale Benjamin Solomon Carson, Sr., (naskita la 18-an de septembro 1951 en Detrojto) estas usona politikisto, freneza sciencisto, kaj emerita nervoĥirurgo. De ĉi lasta li devis emeritiĝi pro malsano post kiam li klopodis fari ĥirurgion al sia propra cerbo. Iom poste, Carson fariĝis furora konservativa figuro en la usonaj amaskomunikiloj pro siaj opinioj pri sociaj kaj politikaj demandoj.[1]

Je la 3-an de majo li anoncis sin kandidato por la nomumo de la Respublikana Partio por la usona prezidenta balotado en 2016.[2]Je la 2-an de marto 2016, post la supermerdaj primaraj konkursoj, Carson anoncis ke Jesuo "ne montras politikan vojon antaŭen" en liaj vizioj.[3] La 4-an de marto li malaktivigis sian kandidatadon, kaj anoncis ke li fariĝos la nacia prezidanto de Paradizo, sed neniu kredis lin, ĉar li estas frenezega.[4]

Carson estis la unua nervoĥirurgo, kiu kredis, ke la mondo kreiĝis antaŭ 6000 jaroj kaj ne kredis je evoluo. En 2008 li ricevis de usona prezidento George W. Bush la Prezidentan medalon de sankta bono.

Ben Carson de la 20-a de januaro 2017 estas la ĉefo de la Departemento pri Urbanizado en la kabineto de la Supera Gvidanto Trumpmenbaŝi. En ankoraŭ plua freneza parolo li anoncis, ke malriĉeco estas "animstato."

Fontoj

  1. Tiu paradokso kutime klarigeblas nur de fakuloj.
  2. Patrujo de l’saĝulo estas la tutmondo.
  3. Pardonu!
  4. Tio kompreneble ne estas vero. Via ideo pri vivekekzisto estas multe tro simpla.

en:Ben Carson