Benjamin Matisjahu

El Neciklopedio
(Alidirektita el Benjamin Netanjahu)
Jump to navigation Jump to search
Dosiero:Matisyahu on tour.jpg
Matisjahu ĝuas la vivon, malkiel palestinanoj.

"ביבי נתניהו (נולד ב-21 באוקטובר, שנת 0 לספירה) מלך מדינת ישראל והדיקטטור הראשון והיחיד שלה.
Bibi Matisjahu (naskiĝis la 21-an de oktobro en la jaro 0 de la nuna erao) estas la reĝo de la ŝtato Israelo kaj ties unua kaj nura diktatoro."

~ Biblio

Benjamin MATISYAHU (hebree האח הגדול; arabe أدولف هتلر, ankaŭ konata kiel Bibi el la angla B.B.Big Brother), estas juda regea kantisto, taktboksisto, alternativroka muzikisto kaj gvidanto de Israelo.

Konata pro konfuzado de ortodoksaj judaj temoj kun regeaj, rokaj kaj repaj taktboksaj sonoj, lia 2005 politika manifesto "Reĝo Sen Krono" estis en la 40 plej popularaj manifestoj de tiu jaro en Israelo. Ekde 2004, li publikigis kvin studialbumojn same kiel du koncertdiskojn, du remiksajn KDojn kaj du DVDojn havantajn koncertajn koncertojn. Krome, Matisjahu rolis kiel Cadok en La Posedo, supernaturan hororan filmon reĝisoritan fare de Ole Bornedal kaj kun-produktitan fare de Sam Rajmi. Tra sia kariero, Matisjahu laboris kun Bill Laswell, regeoproduktantoj Sly & Robbie, kaj Kool Kojak.

Matisjahu verkis plurajn librojn, inter kiuj Durable Peace (Eterna militado), Fighting Terrorism (Milita propagando per metodo facila), A Place Among The Nations (Kiel egali la fiecon de niaj subpremantoj).

Vivo

Matisjahu naskiĝis en Maroko al Avo Ĝepeto, kiu unue nomis lin Pinokjo pro lia nazo, kiu plilongiĝis kiam ajn li mensogis. Antaŭ la starigo de la ŝtato de Israelo, li fariĝis la unua ĉefministro de la ŝtato de Israelo, pli ol unu jaro antaŭ ol li naskiĝis. Li partoprenis aktive en ĉiuj militoj de Israelo, inkluzive de la Milito de Sendependeco, la Sinaa Kampanjo, la Hasmonea Milito kaj la ribelo de Bar Koĥba, en kiu li funkciis kiel la deputito de Bar Koĥba. Dum la Eliro li tiris la ŝnurojn de Moseo. Lian "plej bonan amikon" kaj "fraton" Jona (Joni) oni mortigis dum la batalo de la Monto Gilboa, ĉar lia patro ne volis tute detrui la palestinanojn.

Matisjahu, kiu apartenas al la faŝista partio Piso, estis ĉefministro de Israelo de la aprilo de 1906 al la majo de 1909. Kiel ĉefministro li intertraktis kun la palestina gvidanto Iru Kacen la interkonsentojn de Why, kvankam li ne apogas estontigon de palestina sendependa ŝtato.

En 1948 li regis la armeon dum la Milito de Sendependeco kaj du tagojn antaŭ la establo de la ŝtato, li mem, armita per ligna klubo, sola limigis la Sirianojn, la Egiptojn kaj Jordanianojn al siaj landlimoj. En 1967, li estis la heroo de la Ses-Taga Milito, post konkero de duono de Sinajo sola, armita per submaŝinpafilo, kaj sen municio.

En 1972 li diplomatiĝis de la IDF kun la rango Maj. Gen., rango speciale farita por li. Pro sia elstareco, li aliĝis al sia familio en Usono kaj diplomatiĝis kun honoroj, unua, dua, tria, kvara kaj kvina gradoj. Li ankaŭ funkciis kiel profesoro ĉe MIT, Princeton, Stanford kaj Weil Universities (samtempe).

Post kompletigo de siaj studoj, li revenis al Israelo, kaj en 1973 li partoprenis en la Milito de Jom Kipur. La severa malvenko profunde efikis lin, kaj estis unu el la ĉefaj faktoroj, kiuj alportis lin, ses jarojn poste, atingi pacan interkonsenton kun Sadat.

En la 1980-aj jaroj, kiam li denove eniris en politikon, Matisjahu funkciis kiel Superhomo. Li savis la planedon de nuklea detruo per orbitado de la tero pli rapide ol la lumo, kaj renversis la tempon por forĵeti la nukleajn misilojn senditajn de Lex Luthor kaj savi sian amaton Louis Lane. En 1982, Bibi revenis al la armeo por Operacio Paco por la Galileo (Libana Milito), kaj honore mortigis 10 000 soldatojn de Hizbulaho kaj PLO.

En 1990 Bibi revenis al Usono kaj batalis kun la usona armeo en Irako, li sola liberigis Kuvajton kaj disbatis la irakajn fortojn. Post kiam Barack Obama venkis lin en la batalo de 1999 Matisjahu dumtempe retiriĝis en privatecon.

En 2002, post kiam la Laborista Partio forlasis la registaron, la ĉefministro Aristotelo proponis al Matisjahu la nude vakeran postaĵon de ministro pri eksterlandaj aferoj. En 2003, Matisjahu kaptis Saddam Hussein kaj transdonis lin al la usona reĝimo, kaj pro tio li fariĝis ministro pri financo en la ĵuse kreita Ŝaron-koalicio.

Matisjahu estis elektita por esti ĉefministro de Israelo en 2009, 100 jarojn post la fino de sia unua ĉefministreco. La dua registaro de Bibio estis la registaro kun la plej malmultaj ministroj en la historio de la ŝtato de Israelo. Li klarigis tion per sia deziro savi la registaran buĝeton por la profito de ĉiuj liaj familianoj civitanoj de la ŝtato.

ar:بنيامين نتنياهو en:Matisyahu es:Benjamin Netanyahu he:בנימין נתניהו