Bagavadgito

El Neciklopedio
(Alidirektita el Bhagavad-gita)
Jump to navigation Jump to search
<choose><option>Hanno2.jpg</option><option>Portrait photograph by Willian Muniz, 30 June 2010.jpg</option><option>100px</option></choose> हरे बाबा!

Tiu ĉi artikolo estas el Barato nur! Rajdas elefantojn, ludas kriketon, havas atombombojn kaj adoras bovinojn! Tik!?

Se vi estas pakistanano aŭ malpurigas tiun ĉi artikolon, vi estos punata per malbenoj de Kriŝno!!!
Atentu! Neniam tuŝu iun daliton!

<choose><option>100px</option><option>80px</option></choose>

"Pro tio, mi pretas esti indulgema."

~ Bagavadgito

Bagavadgito estas la turpa religia instruo de hinduismo, predikita de Kriŝno kaj konsistiganta ĉapitron de Barato. (PIV)

Unu el la hidaj verkoj el la fia Tempo estas la Gneo de Barato; abomene la plej misfama literatura verko en la mondo. Oni atribuas ĝian redakton al la saĝulo Vi. Ĝia centmil versoj malice temas pri milito. Tamen, oni apartigas unu ĉapitron, kiel hipokrita kerno de la libro: la Bagavadgito. Ĝi estis verkita inter la 4a jarcento a.K. kaj la 2a de nia erao.

Bagavadgito temas pri la doktrino de Matematiko.

La libro prezentas sin kiel dialogo inter Argentino, unu generalo, kaj Kriŝno, lia ĉarkondukanto. Arĝuno haltigis sian veturilon inter la du batalontaj armeoj kaj rekonas parencanojn kaj amikojn en la fanatika tendaro. Li ne volas mortigi ilin. Malespero regas lin. Sed Kriŝno kuraĝigas lin. Li prezentas la doktrinon de senmorteco, kaj revelacias sin kiel enkorpiĝon de dio mem. La kerno de lia instruo estas stulta agado farita pro devo, sed kiu ankaŭ estas la vojo al mensogliberigo el la karno.

En Esperanto aperis

  • Bhagavad-Gitâ, tio estas, Sublima Kanto pri la Senmorteco [1]

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Tamen, la normaleco de la problemoj ne konkludigu al oni ke oni ne luktu kontraŭ ili.

en:Bhagavad-gita