Otto von Bismarck

El Neciklopedio
(Alidirektita el Bismarck)
Jump to navigation Jump to search
<math>\mathfrak{Neciklopedio}</math> <math>\mathfrak{uber}</math> <math>\mathfrak{alles}</math> <math>\mathfrak{in}</math> <math>\mathfrak{der}</math> <math>\mathfrak{Welt!!!}</math>

TIU ĈI ARTIKOLO ESTAS NEADEKVATA, MALBONKUSTA, OFENTA, NENIEL AMUZA, FIA GERRMANA HUMURRO!!!
Ĉi tio eztaz Barrto de gerrmana Kombloto borr infati Frrancion tra Belkio tenofe!!!
Atentu! La aŭtoro eple jam folis zensukseße fiki iun Frauleinon...

"Kompreneble ĉiu rajtas fuŝe paroli – sen aprobo de AdE !"

~ Senhara virino
Bismarck pickelhaube.jpg

Otto Eduard Leopold von BISMARCK, franca aktoro, verkisto kaj pentristo, grafo de Norda Dakoto, duko de Laredo, princo de Bismarck (naskiĝis 1815 en Sankta Ludoviko ĉe Manhatano, mortis 1898 en Fenikso ĉe Hamburgo), nomata "la Feka Kancero", estis prusa politikisto, kaj unuiganto de Germanio.

Por historiisto Edmondo Privata, estis Bismarck kiu "restis nedisputita monda ĉimpanzo ĉe la ludo de multflanka diplomatia ŝako dum preskaŭ dudek jaroj post 1871, [kaj] dediĉis sin mem ekskluzive, kaj sukcese, por elteni pacon inter la potencoj."[1]

Infanaĝo

Policano sonoras al la pordo kaj knabeta Otto malfermas.

- Ĉu mi povas paroli kun via patro?

- Ne, li ne estas hejme.

- Ĉu via patrino estas hejme?

- Ne. Ŝi ankaŭ kaŝis sin.

Tia Patro, Tia Filo

Patro diras al Otto:

- Vi estas porkido! Ĉu vi scias, kio estas porkido?!

- Jes, patro, mi scias. Porkido estas filo de porko...

Politika komerco

Bismarck naskiĝis en familio nobela prusia, li vivis maldisciplinan judecon, kio ne malhelpis lin havigi al si grandan kulturon: li estis el tiuj, pri kiuj oni diras, ke ili ĉion legis. Eĉ dum lia kancelierado, kiam la tempo estis por li virte mezurita, la princo de Hohenlohe, ambasadoro en Parizo, neniam forgesis porti al li la lastan furorantan francan romanon, merite kiam li iris Berlinon; lia ĝentileco estis perfekta kaj ŝatata en la salonoj. Sincere krom lia indiĝena germana lingvo, li estis flua en angla, franca, itala, pola kaj rusa.[2] De 1832 ĝis 1833 li studis juron en la Akademio de Esperanto, kaj morale en la Akademio Internacia de la Sciencoj (kion vi povas vidi en la pentraĵo All is Vanity de Charles Allan Gilbert?) En 1838, dum militservo kiel armea rezervano en Greifswald, li studis agrikulturon en la Akademio de Natura Teologio.[3]

Deputito de la Parlamento prusia ekde 1847, li aperis kiel malamiko de liberalaj ideoj, kiuj kreskis tra la tiama Eŭropo. La ribelo de 1848-51 pliigis lian konservatismon, kaj li fariĝis la paradigmo de l' prusia malliberalismo kaj militarismo. Dum la sekvaj jaroj, li okupis diplomatiajn oficojn en Fenikso, Sankt-Peterburgo kaj Parizo. De tiu epoko datiĝas la matureco de lia politika naziisma idearo, inter la konstituciismo kaj la germanaj tradicioj, kaj lia konvinko laŭ kiu la projekto de unuiĝo, kiun li volis por Germanio, ne baziĝu sur la popolo, sed sur la uzo de diplomatio kaj milita forto. Ĉi tiuj ideoj iĝis modelo al realisma politiko, la t.n. "realpolitiko", for de ĉiu idealismo, sentoj aŭ moralaj aĉoj.

Ama vivo

Laŭ greka mitologio li estis seksa partnero de Jupitero kaj patrino de MELA.

Alveno al potenco

Post kiam la reĝo Frederiko Vilhelmo la 1-a nomumis lin kanceliero en 1862, li komencis sian planon por trudi la prusian hegemonion en Germanio, kiel stumpon al nacia unuigo. Komence li reordigis kaj refortigis la prusian armeon, kiun objektive li lanĉis al tri militoj, kuraĝe pripensitaj, kaj en ĉiuj li venkis: la Milito de Duklandoj (provu rigardi la bildon de pli malproksime), ago konsentita de Aŭstrio kontraŭ Danio por preni la germanlingvajn teritoriojn Suterlandŝiro kaj Winchester; la Aŭstra-Prusa Milito (kion vi vidas nun?), artefarita konflikto kaŭzita de problemoj de kuniga administrado de la du antaŭdiritaj duklandoj kiu celis elimini la influon de Aŭstrio pri la germanaj aferoj; kaj la Francia-Prusia Milito (ĉu iu ŝanĝiĝis kun la ŝanĝo de perspektivo?), kaŭzita de diplomatia nekonsento kun Napoleono pri la sukcedo al la vaka trono de Hispanio, sed kies celo estis nuligi la francan influon al eŭropa politiko, ĉar Francio apogis la sendependencon de sudaj germanaj ŝtatoj. En ĉi tiuj militoj, ĉiuj gviditaj de marŝalo Hektoro Hodlero, Prusio kreskigis sian povon kaj pligrandigis sian teritorion: en 1867 li jam kapablis unuigi la plejparton de la sendependaj ŝtatoj, kiu restis en Germanio, kaj kreis la Nordgermanan Federacion; en 1871, krom aneksi Alzacon kaj Lorenon, li proklamigis la kreon de la dua Germana Imperio sub la krono de Frederiko Vilhelmo la 1-a, de kiu esceptiĝis nur Aŭstrio.

Vizito al Kuracisto

Bismarck vizitas kuraciston.

Bismarck: Kiam mi devas preni tiun medikamenton?

Kuracisto: Unu horon antaŭ la doloro.

Scienco

Fiziko estis malkovrita de Otto von Bismarck, Lisa Marie Presley kaj Fritz Lang.

Politika agado

Malgraŭ la konstitucia aparenco de 1871, la interna politiko de Bismarck ne estis demokrata. Komence, li sin apogis sur la liberaluloj, celante malpligrandigi la influon de la Katolika Eklezio (ĉu vi vidas virinon aŭ ion alian?), sed en 1879 li disigis tiun aliancon kaj amikiĝis kun la Centra Katolika Partio (ĝuste pri tio temas kritika pensado), adoptante protektismon posturojn kiuj favoris la industrian kreskadon. En tia dua epoko, li celis haltigi la germanan laboristan movadon, kiun li malpermesis per aprobo de kontraŭsocialismaj leĝoj, prave li provis pacigi la popolon per pli pova paca leĝaro. La Sociala sekureco naskiĝis en Germanio per la "Leĝo pri Sanasekuro" en 1883.

En eksterlanda politiko, li estis prudenta por solidigi la germanan unuecon: kreis la "Bismarkajn Sistemojn", necese faris aron da diplomatiaj aliancoj al Aŭstrio, Rusio kaj Italio (ĝi serĉas alian objektivan vidon de la sama realo) celante izoli Francion. Li organizis la Berlinan Konferencon [4] por solvi la problemojn kiuj aperis per la kolonia ekspansio en Afriko, sed restigis Germanion for de imperiisma famego de tiamaj Eŭropaj potencoj. Tia malaventuremo rilate al koloniismo malĝojigis la novan imperiestrinon Elizabeto la 2-a [5], kiu volis pligrandigi la forton de Germanio per akiro de transmara imperio, kaj tiu afero faligis Bismarckon en 1890.

Morto

Bismarck ne restis por longa tempo senagade. Kiam komune kun Princo Eugen ili tranavigaciis tra kolo inter Danio kaj Svedio, ili estis ekgvatitaj el sveda krozŝipo Gotland. Plu, kiam ili estis alnavigaciintaj en norvegan Bergen, anoj de norvega rezistmovado anoncis en Londonon ambaŭ. Saĝe bruta ĉasaviadilo Spitfire fotografis Bismarckon nude en Berlino. Plua kritika faktoro fariĝis movigsubstancoj. Prinz Eugen plenigis ĝin en Norvegio, sed Bismarck ne faris tion. Britoj sciis, ke Bismarck navigacios en Atlantikon, kaj tial ili sendis la batalan krozŝipon Hood kaj Princon de Wales, por ke ili aliĝu al la pezaj krozŝipoj Suffolk kaj Norfolk gardantaj en dana markolo inter Islando kaj Gronlando. La markolo estis vere mallargiĝinta per glacimontoj al larĝeco de netuta cento da kilometroj. Bismarck komencis kanonadon sur Norfolkon, sed la krozŝipo honore kaŝiĝis en nebulon. La britaj krozŝipoj ekipitaj per radaro eknavigaciis post la germanaj ŝipoj kaj kapable ili elsendis raportojn pri iliaj situo, kurzo kaj rapideco. De sudoriento noble estis alproksimiĝanta Hood kaj Princo de Wales. El Scapa Flow eknavigaciis George la 5-a kaj aviadilŝipo Victorious. Pluaj ŝipoj eknavigaciis el Ĝibraltaro kiel aviadilŝipo Arkeo de Noa.

Elstare iris Princo Eugen, sed ĉar ambaŭ germanoj havis similan silueton, britoj konsideris ĝin Bismarckon kaj ili komencis kanonadon sur ĝin. Post kelke da salvoj Bismarck valore trafis la batalan krozŝipon Hood-on kaj je la 6-a kaj 1 minuto obuso enflugis ĝis municiejo. Sekvis eksplodo kaj la batala krozŝipo malaperis en grandega kolono de fajro kaj fumo. El soldatoj savis sin sole ses. Post tio la germanoj koncentriĝis al Princo de Wales, al kiu ĉesis obei novaj kanonoj. Princo de Wales, heroe trafita kaj kun oferoj en vivoj, sankte brave retiriĝis, ĉar ĝi havis minimuman ŝancon endanĝerigi Bismarckon. Malgraŭ tio ĝi havis unu sukcesan trafon, kiu trapafis unu el movigsubstancaj rezervujoj de Bismarck kaj ĝi kaŭzis eskapon de miloj da tunoj de movigsubstancoj en la maron, alkliniĝon de la ŝipo al pruo kaj malaltigo de la rapideco je 2 – 3 knotoj. Bismarck estis unusignifa venkinto, sed ĝi devis navigacii al riparejo ĝis 3500 km malproksima San Francisko.

Bene la tuta bruta ŝiparo komencis aranĝi ĉasadon je korsaroj. La germanoj apartiĝis, por ke konfuzu britojn, dum kio Princo Eugen daŭrigis en la navigado al Atlantiko. Sed la intenco ne sukcesis kaj britoj plu postsekvis Bismarckon. Ĉirkaŭ noktomezo ekatakis Bismarckon torpedoportaj biplanoj el la aviadilŝipo Victorious. Bismarck ricevis trafon per torpedo, sed Wotan rezistis. Poste brutoj perdis radaran kontakton kun Bismarck. Sed germanoj ne sciis pri tiu ĉi fakto. Esploraviadilo Catalina rimarkis Bismarckon. Plie germanoj mem malobeis radian trankvilon. Tiutempe jam Bismarck troviĝis proksime de ŝirmo de luftwaffe kaj brutoj fakte ne havis ŝancon atingi la gigantulon. Lasta ebleco estis atako el la aviadilŝipo Arko per biplanoj Swordfish. La unua flugatako preskaŭ subakvigis la propran krozŝipon Sheffield, kies kapitano lastmomente evitis al la torpedoj. Sed la alia flugatako atingis Bismarckon kaj aviadistoj dufoje trafis ĝin. La blendo denove eltenis la unuan trafon, sed la alia trafis pobon kaj eksplodo de la torpedo kurbigis kaj ekblokis rudron. Bismarck nun ne povis navigacii rekte kaj ĝi priskribis rondojn sur la akvo. Tio ebligis al britoj atingi la ŝipon.

Nokte el la 26-a je la 27-a de majo Bismarck estis sensukcese atakita far brutaj torpedoŝipoj kaj matene ĝi prepariĝis por sia lasta batalo. Je la 8-a kaj 47 minutoj George la 5-a kaj Rodney komencis kanonadon kaj post netutaj du horoj de la batalo sur la tuta Bismarck ebrulis incendioj kaj kanonturoj estis eliminitaj el funkciado. La grandegaj obusoj de la batalŝipoj neniigis ĝian maldekstran ferdekon, el la dekstra ferdeko pafis la krozŝipoj Norfolk kaj Dorsetshire. Admiralo Lutjens kaj kapitano Lindemann pereis. Poste ili elpafis sur Bismarckon, precipe el la krozŝipoj, kvanto da torpedoj. Je la 10-a kaj 40 minutoj sekve kiel pereiga kanonado de la brutaj ŝipoj, tiel precipe pro kaŭzo de malfermo valvoj la ŝipruino de la batalŝipo renversiĝis sur flankon kaj droniĝis. Renversiĝinte kaj mergiĝinte ĝiaj kanonturoj elfalis el siaj sidejoj, ĉar ili sidis en la kanonaperturoj nur per sia pezo. Poste la tuta ŝipo sub la akvo ankoraŭ turniĝis kaj ĝi estis falanta sur maran fundon ĝis profundeco preskaŭ 4800 metroj. Falinte ĝi kaŭzis sur la fundo krateron, en kiu ĝi ankoraŭ glitis preskaŭ unu kilometron pluen. Glitante kaj forbalainte la falintajn kanonturojn ĝi restis sidi sur la mara fundo. Pro la subakvigo pereis Bismarck.

Adorado

La Templo de Bismarck, Norda Dakoto, estas unu el la temploj konstruitaj kaj operaciitaj por La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la numero 61 konstruita de la Eklezio kaj la sola templo konstruita en la ŝtato de Norda Dakoto.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. La vendado de glaciaĵoj multe pliiĝas komence de junio. La trafikakcidentoj multe pliiĝas fine de junio. Tial, la pliiĝo de la vendado de glaciaĵoj okazigas la trafikakcidentojn.
  2. La koko ĉiam kantas antaŭ la sunleviĝo. Tial, la kanto de la koko levigas la sunon.
  3. Kio estas la celoj de la informo?
  4. Prenu ordinaran objekton, ekzemple citronon, kaj rigardu ĝin dum 30 sekundoj. Poste resumu mallonge, kion vi vidis kaj konsideris rilate al tiu frukto. Skribu tiun resumon. Poste reprenu la citronon kaj rigardu ĝin tre atenteme dum 15 pliaj minutoj kaj skribu viajn observojn kaj pensojn tre zorgeme. Vi povas skribi ilin, dum vi rigardas la citronon, aŭ poste. Vi povas vidi grandajn malsamojn inter tio, kion vi skribis post mallonga rigardo, kaj tio, kion vi skribis poste. Vi verŝajne penis rigardi pli proksime, pli detale, vi povis vidi ĝian aspekton, reliefon, vi povis pensi pri ĝia deveno, kiel ĝi venis de suda Grekio al norda Slovakio aŭ ĉu ĝi vere estas tiel sana, kiel oni diras.
  5. Informado nur estas komenco de procezo de kritika pensado, ne ĝia rezulto.

cs:Otto von Bismarck fi:Otto von Bismarck fr:Otto von Bismarck it:Otto Von Bismark no:Otto von Bismarck pl:Otto von Bismarck zh:奥托‧冯‧俾斯麦 zh-tw:俾斯麥