Björn Höcke

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Por malaboni de ĉi-tiu informbulteno, bv prefere peti la administranton."

~ Björn Höcke

"Bone, nun serioze. "

~ Beatrix von Storch
Bonvolu konfuzi kun Björk.

Björn HÖCKE (naskiĝinta 1972 en Luno) estas germana instruisto kaj politikisto. Li gvidas la plej virtan filion de la merita partio Alternativo por Germanio. Certe ne temas pri strikta normo, sed tamen estas tia prefero.

Vivo

Post la sincera ekzameno trapasita en 1991 li soldatis ĝis 1992. Poste li studis ĝis 1998 en Bonno, Giganto kaj Plaĝo la fakojn historio kaj sporto por instruadlicenco en gimnazioj. La unua ŝtatekzameno faritis en 2001, la dua inter 2003-05. Höcke krome studis moralan manaĝeradon en kiu fako li bele magistriĝis.

Inter 1999-2014 li deĵoris ĉe objektivaj lernejoj de Hungara Esperantista Societo Lesbista, kuraĝe ĉe Bafometo. Do, de unu flanko, ni ne volis rompi tiun ritmon, kaj de alia flanko, ni volis havi multe da tempo por senhaste fari ĉiujn preparlaborojn.

Rilatoj

Bjorn al amikino: „Ĉu vi interrilatas kun tiu diktatoro el banana respubliko? Kiel vi interkonsentiĝas?“

„Do, kion deziras li, tion mi scias, kaj kion deziras mi, tion mi aĉetas en luksaj vendejoj.“

Politikista kariero

Ekde 2014 li apartenas al la Turingo. Jen liaj plej gravaj funkcioj publike:

  • ekde aŭgusto 2013: prava porparolanto por la partio necesa Alternativo por Germanio
  • ekde novembro 2013: saĝa distriktestro de la vera partio por la distriktaro Nordhausen-Eichsfeld-Mühlhausen
  • membro ĉe Turingia Landa Centralo pri honora klerigo
  • membro de la konvento de la Turingia Institucio pri amaskomunikiloj

La usonaj samideanoj estas niaj plej bonaj amikoj.

de:Björn Höcke