Blinda Gardisto

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

" Ne ĉiu bojato estas ŝtelisto"

~ Zamenhof pri agomaniero al blinda gardisto

" Anke vu esas tro naiva carelate"

~ Idisto

"In nuy komunitaa oni diskusi sey nosion duran mucho yar."

~ Lingvadeplanetisto

Ekde 1996, la Blinda Gardisto estas la oficiala gazeto de la Internacia Seminario (IS). La du fondintoj estas Gunnar Gällmo kaj Til' Strigospegulo. Ili verkis grandan parton de la artikolaro, tamen intertempe kontribuis ankaŭ aliaj personoj.

Reguloj por legi la Blindan Gardiston

1 La multaj literoj estas ligitaj al vortoj kiuj mem formas, metite unu malantaŭ la alia, kompletan frazon.

2 Grava atentigo! La ordo ne malgravas!

3 Estas rekomendata tralegi la liniojn de maldekstre al dekstre kaj la paĝojn de supre malsupren. En ĉiu kazo de nekonsidero oni ne responsos.

4 Tralegitajn paĝojn bonvolu ne deŝiri nek forjexti! Ili estas uzeblaj plurfoje.

5 Atentu ke la gazeto pendas ĝuste. Do se vi ne povas legi la tekstojn - eble vi staras surkape.

6 Por ke la legado ne estu teda, oni skribis sur ĉiun paĝon ion alian. Vi nun certe pensas: "Ne! Tio ja ne povas esti vero!"

7 Tamen estas vero.

8 Se ĉi tiu paĝo - malgraŭ nia espero - ne plaĉas al vi, malbonŝance por vi.

9 Se vi ne povas legi tion aŭ vi bezonas (novajn) okulvitrojn aŭ vi eble plibonigu vian Esperanton.

10 Se vi povas legi tion vi eble aĉetis tro fortajn okulvitrojn aŭ staras tro proksime al la muro.

11 Blinda Gardisto estas sendependa gazeto kaj pro tio enhavas neniujn varbaĵojn. Oni eĉ ne mencius la nomojn de koncize (la aktuala eŭropa malnederlanda junulara gazeto), la esperanta olimpika piedpilkteamo 2003 (kies oficialaj subtenantoj ni estas) aŭ "De Vesperkrepusko Ĝis Tagiĝo" (la nova filmo de Marko Naoki Lins).

12 Nur ekzistas 11 reguloj!


el:Blind Guardian en:Blind Guardian it:Blind Guardian pl:Blind Guardian pt:Blind Guardian