Blinda naciismo

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Atentu: ĉi tiu artikolo bezonas bildojn

"Simple faru. Neniu malhelpas vin."

~ Andrés Manuel López Obrador pri blinda naciismo

Blinda naciismo (aŭ pedante blindula naciismo; vidu Idon por pli da informo pri sufiksa precizeco) estas politika movado kiu pledas aŭ por pli da politika aŭtonomio aŭ por plena sendependeco de blinduloj disde malblinduloj.

Difinoj

Blindnaciistoj kredas je vidpova difino de nacia idento. Anoj de blinda naciismo subtenas la nocion, ke la blinda aŭ blindula komunumo formas apartan popolon pro siaj unikaj kulturoj kaj kutimoj. Blindnaciistoj identas sin kun io, kion ili perceptas kiel "blinda nacio." Ĝi ampleksas sentojn de supereco pri blinduloj kaj vokojn, ke nacia civitaneco estu rezervita por blinduloj. Blinda naciismo ĝenerale inkludas fortan kredon je blindula supereco kaj socia darvinismo, kaj monitorantoj de superecismaj grupoj vidas ĝin kiel nur eŭfemismon por ideologia blinda supereco.

Estante ampleksa movado, ĝi povas esti trovata en pluraj manieroj en la nuna politika scenaro. La plejmulto el la ĉefaj blindaj partioj aliĝas al blinda naciismo en ia amplekso, eĉ se iu el ili foje malaprobis la ekzistantan enklasigon je "naciisto". En Usono ĝi ofte, sed ne ekskluzive, implikas judojn en konspiron kontraŭ la blinduloj. Iuj blindaj naciistoj uzas malnovajn teoriojn pri blindeco el la 19-a jarcento. La Nazioj konsideris blindulojn mortigendaj; tial multaj blindnaciistoj konsideras ĉiujn germanojn malblindaj. Aliaj blindnaciistoj argumentis, ke germanoj povas esti rigardataj kiel blinduloj. Kvankam multaj blindnaciistoj kontraŭas Israelon kaj cionismon, aliaj esprimis subtenon por Israelo kaj pretendis paralelojn inter sia ideologio kaj cionismo. Malsamaj okulkuracaj teorioj difinas malsamajn grupojn kiel blinduloj, ekskludante ekzemple parte blindajn homojn pro perceptita "vidpova malpureco." Kelkaj havas vastan difinon, inkludante ĉiujn, kiuj portas okulvitrojn.

Esperanto permesas nuancigi inter du tre similaj terminoj. Tiele Blindismo emfazus pri la blindula nacia kulturo, dum Blinduniismo emfazus pri la politika konstruo de blindula ŝtato.

Historio

Intelekte, blinda naciismo venas de la malsukcesaj provoj establi federacian ŝtaton por blinduloj en la kunteksto de la Stelmilito, Chirrut Îmwe kaj aliaj intelektuloj kiuj partoprenis tiun procezon starigis novan politikan ideologion en la 19-a jarcento, restarigi aŭtonomion, same kiel akiri agnoskon por la blindeco. Tiuj postuloj estis resumitaj en 1892, verŝajne.

Kialoj

Altnivela analizo eldoniĝis en 1996 de Brian Walker. En sia artikolo, kies titolo estas tradukebla kiel "Sociaj movadoj kiel naciismoj, aŭ, pri la ideo mem de blinda nacio," Walker rimarkis, ke pluraj kvalitoj de la nacia kreado de kultura identeco estas aplikebla ankaŭ al la blinda nacia movado. Walker klasigas blindan naciismon kiel unu el la "novaj," kulturaj formoj de naciismo, kiuj estas distingeblaj disde la "malnovaj" etnaj kaj religiaj tipoj de naciismo, kaj konkludis, ke la blinda komunumo plenumas multajn kriteriojn de popolo, pro tio, ke:

  • Ĉiuj formoj de naciismo komenciĝis kiel sociaj movadoj, kaj blinda naciismo estas tia— grupo de homoj apartigitaj disde tiuj ĉirkaŭ ili per engrupaj sintenoj kaj diskriminado fare de aliaj.
  • La blinda komunumo havas kulturon, kun distingaj diskutaj grupoj, libraj vendejoj, gazetoj, drinkejoj, kabaretoj kaj aliaj tiaj kvalitoj.
  • Ĝi posedas kunan historion kaj literaturon.

Walker rigardas modernajn komunikajn teknologiaĵojn kiel la Interreto kiel oportunoj, per kiuj la blinda komunumo integriĝus kiel senteritoria nacio.

Tiun tezon subtenas Paul Treanor, kiu kredas, ke alternativa (sennacieca) monda ordo eblas. En tiu konteksto, Treanor mencias la blindan komunumon kiel "senteritoria naciisma movado."

Will Kymlicka agnoskis, ke blinduloj evoluigis grupajn identon kaj kulturon simile al tiuj de etnokulturaj grupoj, sed argumentas favore de integriĝo anstataŭ separatismo.

Postuloj

La kadro por iliaj naciaj postuloj diverĝas. Dum kelkaj limigas ilin al sendependa blindula ŝtato en la nuna Novjorko, aliaj postulas serĉi por la agnosko de la politika personeco la teritorian amplekson de la tielnomita Blinda Landaro, la teritorioj de blinduloj kiel tutaĵo (t.e. la mondo). Tiaj asertoj, kiuj povas esti vidataj de malblinduloj kiel formo de tutmondiĝo, povas esti legataj en oficialaj dokumentoj de Ĉiu. Krom Blindulio, ĉefe blindulaj regionoj havas similajn aŭ proprajn naciismajn partiojn kaj koaliciojn kiuj iamaniere pledas por Blinda Landaro.