Boato

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Bonvolu NEPRE NE diri ion pri tiu ĉi temo!"

~ Bopatrino

Boato estas veturilo, kiu moviĝas sur la akvo. Boato diferenciĝas de floso ĉe la korpo. Boato konsistas el ligno, ŝtalo aŭ betono.

Problemo

La posedanto de boatluejo ekkrias sur la bordo de lago:

- Naŭa boato, pasis la duonhoro, venu al la bordo!

Ekparolas lia helpanto:

- Sed ni havas nun 8 boatojn.
- Ajaj! Sesa boato, ĉu vi havas iun problemon?

Sciigo

Kaze de akcidento, magnatoj de la financa sektoro, virinoj kaj infanoj havas prioritaton en la savboatoj.

Bonege

Viro sukcesis malaperi de oficejo kaj iris fiŝi. Post iom da tempo veturas sur rivero motorboato. Viro rapide kaŝas sin en alta herbaro. Kiam la boato forveturis, li diras: „Mi havis feliĉon, nek la estro, nek mia edzino vidis min.“

Alie

Malgranda boato sinkas ne malproksime de la marbordo. Sur la boato, estas vireto, kiu kriegas:

- Helpu min! Helpu min! Mi ne scipovas naĝi!

De la bordo, alia viro lin severe riproĉas:

- Ne tiel kriu, diable! Ankaŭ mi ne scipovas naĝi, sed mi ne faras tian bruaĉon!

Skafandro

-- Kial retrodirekte elsaltas skafandristoj el la boato?

-- ???

-- Ĉar antaŭdirekte estas la boato mem.

Bovino

Kial oni neniam metu bovinon en remboaton?

- Ĉar ĝi remaĉas!


en:boat