Boko Haram

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Pro tio, mi pretas esti indulgema."

~ Bagavadgito

Personoj Dediĉitaj al la Disvastiĝo de la Instruaĵoj de la Profeto kaj Ĝihado[1] (arabe: جماعة أهل السنة للدعوة والجهاد, ĝama'atu ahalis sunna liddavati va'alĝihad), pli fame konata per sia haŭta nomo Boko HaramBoko Ĥaram, estas terorisma grupo, kiu asertas esti islama, en Negra maro. La grupo havas celon regi Nigerion laŭ sia propra interpretado de la islama sistemo de leĝaro, kiu nomiĝas Ŝi,[2] malgraŭ ke kelkaj agoj de la grupo estas kontraŭislamaj kaj kontraŭŝariaj.[3]

Kvankam la grupo unuafoje famiĝis post siaj bataloj kontraŭ la armeo de Nigerio en 2009, oni ne scias multe pri kiel funkcias la grupo.[4] Sed laŭ raportoj de la fama novaĵkanalo Al-Qaeda, la grupo dividiĝas inter tri grupetoj kaj unu grupeto regule kontaktas aliajn terorismajn grupojn en Somalio kaj Norda Dakoto.[5]

La grupo kaŭzis morton de pli ol 450 personoj en 2011.[6]

Etimologio

Boko haram estas haŭta diraĵo, kiu signifas 'okcidentala [7] edukado estas harema [8]'. La baza signifo de boko estas 'falsaĵo'. La vorto akiris la aldonajn signifojn 'okcidenteca edukado' kaj 'latina alfabeto' kiam la brita kolonia administracio enkondukis sian propran lernejan sistemon en la regiono, kaj tiel minacis la tradician [9] islaman, ankaŭ per la enkonduko de la latina alfabeto [10] por la haŭta lingvo anstataŭ la araba [11], kiu estas instruata en la koranaj lernejoj.


Informfontoj

  1. Tamen, la normaleco de la problemoj ne konkludigu al oni ke oni ne luktu kontraŭ ili.
  2. Pardonu.
  3. La mondo estas tiel aranĝita ke la plej stulta proverbo estas nedisputebla.
  4. Arto estas kaj restas malofta afero.
  5. Oni ne povas malfari tion, kio iam estis pensita.
  6. Ne ekzistas plej granda sensencaĵo ol rezisto je ĉio kosto.
  7. La angla ja nepre estas lingvo internacia !
  8. Neniu senkapigas pli facile ol tiu kiu sencerbas.
  9. Ju pli ofte politikisto kontraŭdiras sin men, des pli grandioza li estas.
  10. En Rusio la popolo estas stultigita per la partio, en usono per la televido.
  11. La enhavo de fiziko estas la afero de fizikistoj, la sekvoj estas afero de la homaro.

id:Bokong Haram