☭ Komunismo ☭

El Neciklopedio
(Alidirektita el Bolŝevismo)
Jump to navigation Jump to search

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


☭ Komunismo ☭
☭ Komunismo Leninismo ☭
Marxismo, Maoismo, Socialismo

260px
Simbolo
Devizo: "Tradukistoj el ĉiuj landoj, unuiĝu!"
Dioj Karlo Markso; Frederiko la granda
Sanktuloj Lenino; Stalino;Mao Zedong; Hoa Ĉimino ("Onklo Ho"); Fidela Kastro ("La maksimuma Ĉefo")
Sanktaj Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Ĉina lingveto; antaŭe la Rusa
Nuna Papo Xi Jinping
Profetoj Antonio Gramsci; Alexei Leontiev;
Herezuloj Eduard Bernstein; Jean Jaurès; Lev Trockij; Imre Nagy; Władysław Gomułka; Nikita Ĥruŝĉjov; Miĥail Gorbaĉov
Martiroj Che Guevara ; Roza Luksemburg;
Sanktaj libroj La Kapitalo; Komunista Manifesto
Kredantoj 2 aŭ 3 bilionoj, kiu kalkulas plu?

""Sanguis martyrum semen communistorum est." - "Sango de martiroj estas spermo de komunistoj""

~ Tertuliano .

"Rilatoj en socialisma aŭ en komunisma socio, t.e. en la plej evoluonta etapo de socia evoluo, estos tute travideblaj kaj ne bezonos helpajn metodojn de trompado, mensogado, falsigado, kaj perfidado"

~ Trockij

"Kiu laboras kaj deziras, tiu akiras, -- kiu mem ne penas, nenio al li venas"

~ Zamenhof pri komunistoj

"Nia patro estas komunismo. ĉiuj ni estas ĝiaj idoj"

~ Idisto pri komunismo

"Fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras"

~ Zamenhof pri komunismo

"komunista partio: partio de la komunistoj"

~ Antonio Vergara pri komunismo

"Ĉiu progresema agento aŭ movado konsiderotas senkulpa ĝis plena detruo de la lando"

~ sovetano pri komunismo

"Socialismo estas opio de studentoj kaj aliaj pseŭdo intelektuloj"

~ Markso pri socialismo

"Socialismo funkcias nur en du lokoj: en paradizo, kie oni ne bezonas ĝin, kaj en infero kie oni jam havas ĝin."

~ Ronald Reagan pri socialismo

"In nuy komunitaa oni diskusi sey nosion duran mucho yar."

~ Lingvadeplanetisto

☭ Komunismo ☭ estas stranga religio kreita en Mezepoko de Karlo Markso kaj divastigita de ruza misiisto Lemingo.

En la frua kaj meza periodo de Mezepoko, oni opiniis, ke ĉiuj homoj estas sklavoj, tiu principo estis nomita komunismo, Markso metis tiujn principon en la sankta Libro ☭ "Das Kapital" ☭ ("La Ĉefurbo"). En la lasta periodo de Mezepoko, naskiĝo de kapitalismo kaŭzis la finon de komunismo kaj la mezepoko, kiel ĝi, devis esti estinta.

Dosiero:Tut ver2.jpg
Tutmondaj verduloj unuiĝu!

☭ Historio ☭

Dosiero:3665.jpg
Tute rilata bildo
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de komunismo.

Komunismo evidente estas tre malnova nocio, jam ekzistis la vorto ☭ komunismo ☭ en epoko de Platono, sed antaŭ Markso, neniu plene komprenis la komunismon kaj ĝi estas obskura aro de mistikaj nocioj. La ☭ Manifesto de la Komunista Partio ☭ redaktita de Karl Marx por la Ligo de Legendoj estas la historie baza dokumento por komunistoj.

☭ Ido ☭

Dum la yari 1920 existis revuo editita da komunistaj Idistoi kae titulizita : "Revuo Internaciona".

Baza kritiko

Socialismo estas malbona, ĉar ĝi devigas al homoj donaci monon al malriĉuloj -- oni lasu al donacemajn individuoj propravole donaci kaj devigu neniun.

Komunisma loĝado

— Nun mi havas bonan loĝejon. Mi devas nenion pagi por ̧ĝi.

— Nenion, kamarado? Kiel tio povas esti?

— Nu, mia dommastrino diris, ke mi tiel sentu min en ŝia domo, kiel hejme. Sed çiu scias, ke hejme oni ne pagas por la loĝado

☭ Ritoj kaj kredoj ☭

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Komunismaj ritoj kaj kredoj.

La komunismo estas la forigo de homekspluatado. Vi ne povas nomi komunismo praktikon fremdan al tiu difino. La "Nigra Libro de la Komunismo" en unu kilogramo da papero neniel montris, kaj ne provis montri, ke la forigo de homekspluatado _en praktiko_ kaŭzis la morton de _unu_ persono.

☭ Komunismo en la naturo ☭

- Mi timas, ke nia nova kato estas komunisto.

- Kial?

- Ĉar li ripete diras, "Maŭ."

Florado

Ekzistis tro da malliberaj socioj kun komunisma reĝimo. Ekzistis tro da malliberaj socioj kie la komunismo floris. Ekzistis -k en Kubo k N. Koreio ankorau ekzistas - komunismaj socioj tute malliberaj kie la homoj ne havas sufiĉe da mono.

☭ Lukso ☭

Komunista civitano trovas sur la vojo eluzitan dentobroson. Li ̧in levas kaj mirigite rigardas, dirante al sia kamarado:

Kio povas esti tiu strangaîo?

—Verŝajne ia luksa sinamuzilo, kiun eltrovis la super-klaso

☭ Demando ☭

Komunismo estas sufiĉe bona ideologio; ĉu kaj kiel ĝi povus funkcii praktike estas alia demando.

Usona kontraŭkomunismo

Gvaratingvetao de Gvatemalo provis aĉeti armilojn de la kutima fonto (Usono), sed la usona registaro rifuzis permesi tion, ĉar ili opiniis lin komunisto (pro lia deziro naciigi la fervojon de la Nacia Frukta Kompanio -- la solan ligilon inter la pacifika kaj karibea bordoj de Gvatemalo). Poste li turnis sin al Ĉeĥoslovakio, kio, laŭ Usono, _pruvis_ lian komunistecon, kaj fine rezultigis la invadon fare de la armeo de Castillo Armas (sub egido de Usono) kaj la 30-jaran hekatombon en Gvatemalo.

Usona komunismo

- Laŭ mi Usono estus la perfekta lando por okazigi komunisman revolucion.

- Ĉu? Kial?

- Ĉar Usono ne povas invadi ĝin.

☭ Poemeto ☭

Kioskoj, multe da butikoj
Amasas en niaj bazaroj.
En ili agas spekulistoj
Kaj kapitalo ne hazarde.

Diable tedas la reklamo,
Alvokas ĉiujn al Edeno
Sinjoroj - viroj, ankaŭ damoj,
Al sudaj landoj venu, venu!

Ĉu povas veni al Edeno
Doktorojinstruistoj?
Al mizeruloj apartenas
Ne ili nur, sed laboristoj!

De Gorbaĉova la perfido
Florado de Kapitalismo.
Ĝi estas por riĉuloj ido,
Ni kredu al socialismo.

Konstruu novan ni socion,
Sen iuj ajn la plutokratoj.
Ektondru la revolucio,
Pereu fiaj burokratoj!

Aleksandra VERĤOVA

Vidu ankaŭ

Referencoj

  • Dokumentoj de Komunismo, SAT, 1923, 132 p. Enhavo: K. Manifesto de Marx kaj Engels; Konstitucio de Ruslanda Soveta Respubliko; Programo de Rusa K. Partio; Manifesto de K. Internacio.
  • La Paŝoj de Jarkvino. Skizoj pri socialismalisma konstruado. Kunmetis N. Potapĉik. 1932, 110 p. „Tro instrua libro por tiu, kiun interesas faktoj kaj ne blindigis ia partia fanatikteco“ (Butin, HDE, 1932, n-ro 22.)
  • Progromo de Komunisma Interracio. El la rusa trad. G. Filipov kaj A. Sissler, 1930, 119 p. „Plej aktuala dokumento de Komintern. Ĝi montras al ni la spritostaton, en kiu troviĝas la anoj de la komunismistaj partioj. La lingvo kelkloke estas tro peza.“ (Jonas, „La Socialismalisto“, 1930, p : 80.)
  • Socialismalismo: ĝia ideologio kaj realigo. - De S. Chazan. 1933, 48 p. „Kontraŭ la revolucia socialismalismo, li estas adepto de la evoluismo, emfazante, ke la socialismatismo estas ne nur ekomonia, sed ankaŭ morala problemo, por la efektivigo oni bezonas ĝeneraligon de l' altruista moralo.“ (xy, „Lingvo-Libro“, l934, p.: 26.)

Notoj


da:Kommunisme de:Kommunismus el:Κομμουνισμός en:Communism es:Comunismo fi:Kommunismi fr:Communisme he:קומוניזם hu:Kommunizmus it:Comunismo no:Kommunisme pl:Komunizm pt:comunismo ru:Коммунизм