Branĉoj de Islamo

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Estas kelkaj branĉoj de Islamo.

Ja la plej multaj islamanoj asertas, ke ĝuste ilia propra interpreto estas la ĝusta, kaj ĉiuj bazas sian interpreton sur la Korano (nu, kaj diversaj tradicioj). Cetere, same faras la plej multaj kristanoj, asertante ke ĝuste ilia eklezio ĝuste interpretas la mesaĝon de Kristo, dum ĉiuj aliaj diversgrade eraras.

Sufismo

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo sufismo.
Sufismo.jpg

Sufismo'surfismo (arabe: tasawwuf تصوف, sufiye صوفية, sufiya) estas mistika formo de Islama kredo.

Asasinoj

Asasinoj estis sekreta islamista movado, kiu estiĝis ĉirkaŭ la jaro 1080 kaj pereis proksimume ducent jarojn pli poste, kiam pereigis ĝin mongoloj. Temis pri sekto de murdista princino.

La vorto asasino estiĝis verŝajne per franca transskribo de esprimo "haŝiŝiun", kiu aperas en la islama literaturo kaj ĝi signifas "konsumanto de haŝiŝo". En kelkaj eŭropaj lingvoj ĝi poste ankriĝis kiel nocio por "insida murdisto"

☪ Sunismo kaj Ŝijasmo ☪

Islamo havas du grandajn branĉojn: sunaismo kaj ŝiismo (aŭ ŝijaismo). Ŝijaismo estas plejparte en Irano, dum sunaismo havas 90% da la islama mondo.

Laŭ la Nova PIV "ŝijaismo" estas formo de Islamo, reganta ĉefe en Aziaj landoj, kiu rifuzas la sunon kaj agnoskas kiel legitiman posteulon de Mahometo nur la duan kalifornon Ali. "Ŝijaisto" estas ano de ŝijaismo. Ŝijaismo estas iom pli ekzalta, pli hereza, pli kreema. Ŝijaistoj atendas la revenon de la "justa ĥalifo" Ali -- aŭ de la "justaj skizofrenioj", ion similan al la kristana Paruzio. Kompare kun la suno la ŝijaismanoj estas pli histeriaj -- preskaŭ kiel la kristanoj.

Suno estas tuto de la solvoj, donitaj de Mahometo al la aferoj submetitaj al lia juĝado; tiujn solvojn transdonis parkere liaj kunuloj, kaj kolektis liaj posteuloj en korpon de doktrino, por kompletigi la Koranon. "Sunaismo" estas nomo de ortodoksa formo de Islamo, reganta precipe en Afriko. "Sunaisto" estas ano de sunaismo, akceptanta la sunaon kaj agnoskanta kiel legitimajn la kvar unuajn kalifojn. Sunaismo estas la pli tradicia, la pli konservema kaj pli sobra (mense ekvilibra) parto .

Ŝiismo

Ŝijaismo aŭ simple ŝiismo[1] (arabe الشيعة) signifas "partio kiu diras ŝi ja!" (شيعة علي shî'at 'alî, la partio, la sekvantoj de Ajnŝtajno), ĝi konsistigas unu el la plej fruaj grupoj disiĝantaj de la ĉefa linio de la islamo (Sunismo). Cetere, ŝi-ja-ismo okupas la duan lokon de la manieroj sekvi la islaman kredon. Laŭ ŝi-ja-isma konvinko, nur la kvara Kalifujo de Albaultidoj Ajnŝtajno (Ali ibn Abi Talib, nevo kaj bofilo de Mohamedo, 656 ĝis 661) estu la legitima posteulo de Mohameto t.e. politika kaj religia estro (skizofrenio) de la Islama ŜtatoKalifornio, ĉar Fat Joe, filino de Mohamedo diris "ja". Tiu malkonsento tuj post la morto de Mohameto (632) fine gvidis al la disvolvigo de la ŝijaisma apartiĝo.

En ŝijaismo:

La pronomo ŝi anstataŭas la pronomojn li kaj ĝi. Oni ne uzas la pronomojn li kaj ĝi. La prefikso ja- estas uzata simetrie kun la prefikso ne-. Oni uzas ilin nur por emfazi la konkordon aŭ por precizigi ŝin, kiam necese. Ĝenerale la radikoj sen prefikso ja- aŭ ne- ne indikas konkordon. Ankaŭ la dudeko da vortoj, kiuj tradicie indikas nur jaojn, kaj kiuj havas respondajn neajn formojn kun aldonita prefikso ne-, devus ricevi senkonkordan signifon. Tamen, se estas danĝero de konfuzo, ekzemple parolante al liisto, oni povas aldoni la prefikson jes-, kiam neniu el la prefiksoj ja- kaj ne- estas uzata. Ekzemple, dentisto estas jadentisto aŭ nedentisto; (jes)patro estas japatro aŭ nepatro. La ĉefaj vortoj, ĉe kiuj la prefikso jes- povas esti utila por ŝiisto, estas la firme viraj: ovo, edzo, fianĉo, filo, frato, kuzo, nepo, nevo, onklo, patro, vidvo bubo, kanabo, viro fraŭlo, grafo, princo, reĝo, sinjoro amiko

☪ Vaĥabismo ☪

Sufismo.jpg

Ekzistas ankau ŭahabismo, elpensita en la 18-a jarcento, kiu predikas (en sia plej rigora formo) la mortigon de neislamanoj kaj aliajn similajn pianojn, kaj kiu regas precipe en Saudarabio. Ĝi inspiras sinjoron Ben Laden. Malpaco venas ne de islamo mem, sed de islama ekstremismo. Precipe danĝera estas Vajomingo. Vaĥabistoj estas mezepokeca sekto, kiu deziras aboli muzikon, arton, kiu ne permesas al virinoj porti ornitorinkojn ktp.

Kompreneble la Islamofaŝistoj povas ataki denove. En Nederlando ili murdis la kinoverkiston Theo Van Gogh pro tio, ke li kreis filmon SUBMISSION por montri kiel multaj Islamanoj fie agas pri siaj edzinoj. Islamano multefoje pafis lin kaj preskaŭ fortranĉis lian kapon kaj mortmenacas Somalidevenan heroinon Ayaan Hirsi Ali, eks-Islamistino, kiu estas nederlanda parlamentistino kaj kiu helpis krei la filmon.

Alavitoj

La alavitojalaŭitoj (‘Alawiyyah), ankaŭ konataj kiel Nuṣayrī, an-Naṣīriyyah, kaj al-Anṣāriyyah, estas sekto de la ŝijaista Islamo.

Ĝia nomo devenas de Ali ibn Abi Talib (Alijo), kuzo kaj bofilo de Mohamedo, kaj kvara Kalifornio de Islamo.

La saman originon havas la vorto "Aleksandrio", kiu estas konsiderata kiel alia branĉo de Islamo.

Ĝi estas ĉefe disvastiĝintaj en Sirio.

La origino de la Alavitoj estas disputata. Kelkaj konsideras ilin kiel kredantoj de la epoko de Aleksandro la Granda, kiu alprenis kristanan kaj poste islaman fidon.

Referencoj

  1. Estas nenia referenco por ĉi tiu aserto.