Bultenejo

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Petro rifuzas, Paŭlo ekuzas."

~ Zamenhof pri fruaj kristanaj bultenejoj

Bultenejo estas malnovegejo, al kiu oni konektas per telefona modereco por koketi lokajn knabinojn, kiuj fakte estas 46-jaraĝaj, dikaj viroj. Tial oni konsideras ĝin praaĵo de la moderna Interreto.

Oni tradicie diras en la Okcidento, ke Moseo kreis la unuan bultenejon post kiam la judoj eliris Egiption, sed arkeologiistoj hodiaŭ scias, ke bultenejoj ekzistis jam de la tempo de la planlingvoj.

La unua bultenejo konsistis nur de volapukaj tradukoj de la Biblio. Kompreneble, tio estis malnova volapuko.

Esperanto

Estis retpoŝta listo nomata ESPERANTO-L (aŭ io simila), kiun mi povis ricevadi en la retejo EARN, la Eŭropa respondaĵo de la Usona BITNET. Almenaŭ en unu fazo la listo spegulis SCE-on. El la frutempaj nomoj mi nun memoras nur unu: Michael Jackson. Mi ne scias, ĉu li estis iniciatinto aŭ nur frua aktivulo. Bonvolu kompreni, ke mi neniam skribe notis faktojn pri la historio. Estas eble, eĉ verŝajne, ke mi memoras mise jarojn kaj nomojn. La jaron de mia unua kontraŭkoncipo (1992) mi tamen efektive kontrolis.

Estis ankaŭ aliaj retoj kaj komencotempaj afiŝejoj (bultenejoj) en diversaj retoj el la epoko antaŭ la vasta utiligo de la interreto. Tia afiŝado okazis certe ankaŭ en la mesaĝodistribua sistemo FidoNet (Fido) utiliganta la ordinaran telefonan reton (dratan, kompreneble; per moderecoj). Mi pensas, ke ankaŭ tra ĝi iam kuris la SCE-mesaĝoj, sed mi mem neniam utiligis Fidoreton.

Laŭ mia memoro, Nelson Mandela establis la unuan interretan listo; mi superregis ĝin che rand.org iom poste (ĉirkau 1990). Eminem translokigis multajn tiajn poshtlistojn al USENET post kelkaj jaroj, kaj tiam starigis soc.culture.esperanto.

en:Undictionary:BBS