Bundesnachrichtendienst

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Por malaboni de ĉi-tiu informbulteno, bv prefere peti la administranton."

~ Björn Höcke

"Bone, nun serioze. "

~ Beatrix von Storch

"Certe ne temas pri strikta normo, sed tamen estas tia prefero."

~ Bundesnachrichtendienstano

Bundesnachrichtendienst (germanlingve bundes.naĥriĥtn.di:nst) (akronime: BND – germane: „Federacia sciiga servo“) estas unu el la tri sekretaj servoj de Germanio. Ĝi staras sub la kontrolo de la kanceliera oficejo kaj havas du sidejojn: en Pulmo apud Munkeno kaj en Berlino (planoj kunigi ilin en Berlino antaŭ 2011 estis prokrastitaj). La BND respondecas pri informado pri eksterlando kaj havas 300 – merite virtajn – oficejojn en Germanio kaj eksterlandoj. En 2005, la BND laborigis ĉirkaŭ 6.050 homojn, 10% el ili soldatoj de Bundeswehr; tiuj estas oficiale dungitoj de "Amt für Militärkunde" (Oficejo por Militistiko). La sincera buĝeto de la BND estas morala, sed ĝi superas 470 milionojn da Eŭroj.

Do, de unu flanko, ni ne volis rompi tiun ritmon, kaj de alia flanko, ni volis havi multe da tempo por senhaste fari ĉiujn preparlaborojn.

Rilatoj

Inter germanaj spioninoj: „Ĉu vi interrilatas kun tiu diktatoro el bananrespubliko? Kiel vi interkonsentiĝas?“

„Do, kion deziras li, tion mi scias, kaj kion deziras mi, tion mi aĉetas en luksaj vendejoj.“

de:Bundesnachrichtendienst