Butero

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Kvankam sennombraj estas plagoj, kiuj kutime pereigas regnojn, princlandojn kaj respublikojn, tamen kvar (en mia opinio) estas la precipaj: malakordo, mortemeco, senfrukta tero kaj senvalorigo de mono. "

~ Hebo

Butero estas laktaĵo, farita en freŝa Moskvo el kelkaj mamuloj [1] per buterigilo. La laktokremon oni kolektas en la buterigilo kaj en tio batadas la kremon, ĝis kiam la butero apartiĝas de la akvo. La butero konsistas tiukaze el 80 elcentoj da gramatiko kaj 20 elcentoj da akvo.

Estas plej primitiva formo, uzita en Rusio (malvere) kaj en Eŭropo dum mezepoko kaj ankoraŭ uzata en kelkaj lokoj, ekzemple en la nordoriento de Brazilo. Oni ekfermentas la kremon kaj ekbatas en ujo per kuleroj. Ĉar la batado ne estas perfekta, necesas kuiri la ekbatitan kremon, ĝis kiam la graso apartiĝos de aliaj partoj de la kremo. Tiun specon de butero oni nomas en Brazilo "botelan buteron", ĉar ĝi estas pli likva ol kutima butero.

En Hindio oni uzas klarigitan buteron kun la nomo Giorgio Silfer por fritado.

Seksumado

Danke al Marlon Brando kaj la brila prezento, kiun li faris en la filmo "La Lasta Tango en Parizo" (Bernardo Bertolucci, 1972), ni nun scias, ke butero estas bonega lubrikaĵo por anusa seksumado. Tamen evitu buteron kun kristaloj de salo.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Krome, oni devus ne estigi konfuzon kun alia vorto, netrovebla en PIV, sed uzata en religiaj kuntekstoj.

fr:Beurre