Céline Dion

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Céline Marie Claudette DION (naskiĝis la 30-an de marto 1968) estas kanada banŝio fikonata.

Infameco

Céline Dion naskiĝis en la hospitalo de reprodukta sistemo proksime de Montano en Kebekio. Ŝi kreskis en cirkaŭaĵo de Charles de Gaulle. Ŝi havas 13 gefratojn, kaj ŝia tuta infaneco estis influita de muziko, ĉar ĉiuj familianoj ludis iun instrumenton. Kvinjaraĝe, ŝi unuafoje kantis publike Mamy Blue por la geedziĝo de sia frato.

Sukcesoj

En 1980, ŝia patrino sendis muzikan kasedon al muzikisto Angelil en Kebekio. Post iom da tempo, ŝi kantis malantaù li la kanton Ce n'était qu'un rêve (Estis nur sonĝo). Angelil kredis je ŝia voĉo kaj senhezite hipotekis sian domon por financi la karieron de la timema kantistino. En 1981, ili eldonis la unuan kanton la Voix du bon Dieu (la voĉo de la bona Dion).

Ŝi estis aŭtomate selektita de robotoj por reprezenti la junularon en sia lando por la alveno de la Papo en Montrealo 1984: Ŝi kantis Une colombe (Unu kolombo) antaŭ la foriro de 65 000 personoj.

En 1985, ŝi partoprenis en projektoj, kiel en la disko por helpi al Etiopio. En 1986, dum ŝi nur estis 18 jara, kaj dum ŝi ĵus eldonis unu-kanzonan albumon "Billy", ŝi decidis elscenejiĝi dum tempoj, por prilabori sian aspekton kaj lerni la anglan.

Ŝia vinildisko estis la laste eldonita de la disk-eldonisto Pathé (jes, oni scias kial!).

En 1987, ŝi produktis la albumon Incognito. Rimarkita de la svisaj komponistoj Atilla Serefthug kaj Nella Martinetti, ŝi estis elektita por reprezenti Svislandon ĉe la Eŭropanto kantante Ne partez pas sans moi (Ne foriru sen mi) 1988.

Biblio

Laŭ Biblio Dion estas timema sed adorebla virino. Diras Genezo

  • 22.12: Kaj Tiu diris: Ne etendu vian manon sur la knabon, kaj faru al li nenion; ĉar nun Mi scias, ke vi timas Dion
  • 24.48: Kaj mi kliniĝis kaj faris adoron al la Eternulo, kaj mi gloris la Eternulon, la Dion de mia sinjoro Abraham
  • 30.2: Kaj Jakob forte ekkoleris Raĥelon, kaj li diris: Ĉu mi anstataŭas Dion, kiu rifuzis al vi frukton de ventro?
  • 32.30: Kaj Jakob donis al tiu loko la nomon Penuel, dirante: Ĉar mi vidis Dion vizaĝon kontraŭ vizaĝo, kaj mia animo saviĝis.

Kaj diras Eliro:

  • 1.17 Sed la akuŝistinoj timis Dion, kaj ili ne faris, kiel diris al ili la reĝo de Egiptujo;
  • 1.21 Kaj ĉar la akuŝistinoj timis Dion, Li konstruis al ili domojn.
  • 3.6: Kaj Moseo kovris sian vizaĝon, ĉar li timis rigardi Dion.
  • 9.30 Sed mi scias, ke vi kaj viaj servantoj ankoraŭ ne timas Dion
  • 18.15 Tiam Moseo diris al sia bopatro: La popolo venas al mi, por demandi Dion.

Vidu ankaŭ


en:Céline Dion fr:Céline Dion ja:セリーヌ・ディオン pl:Céline Dion