Ismo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Centristo)
Jump to navigation Jump to search
Ism.jpg

"La aferon komprenu, sekvos la vortoj."

~ Katono la pli enua pri ismoj

"Estas nur pri aferoj kiuj ne interesas nin, ke ni povas havi senpartieman opinion, sendube tial senpartiemaj opinioj ĉiam senvaloras."

~ Ĝibran Ĥalil Ĝibran

Ismo estas doktrino laŭ kiu oni nepre opiniu pri kio ajn kaj tro fervore subtenu, propagandu kaj defendu tion. Ismoj estas oftaj temoj de humuro, precipe satiro.

Ismo tendencas nebuligi la pensadon, precipe Rastafarianismo. Oni fariĝas tro d(r)og(e)mema forgesante la konkretan realon antaŭ la nazo. Rezulte, oni lasatempe evoluigis senismismon por kontraŭstari ismojn.

Esperanto

-ismo estas ankaŭ sufikso en Esperanto, aldonita de Zamenhof precipe pro komikaj motivoj. La Majstro konsciis, ke ju pli fervoras iu, des pli ridas ĉiu. Tiu emfazo pri ridindeco estas nomata la interna ideo de Esperanto kaj estas kial Esperanto postvivis multajn aliajn planlingvojn.

Senismismo

Senismismo estas doktrino, kies adeptoj severe observas malakceptadon de ĉiuj ismoj. Laŭ senismismo, ĉiu ismo estas malbona kaj ĉiu isto estas pekulo evitenda. Senismistoj rifuzas organizi sin kun anarkiistoj, komunistoj, liberalistoj, dekstristoj, faŝistoj, centristoj, raŭmistoj, finvenkistoj, plivastistoj, bonalingvistoj, aŭ neŭtralistoj, kredante ke ĉiuj tiuj estas malbonaj pro tio, ke ili sekvas ismojn.

Kritikistoj de senismismo diras, ke ĝi samsignifas kun konservismo pro tio, ke ĝi implice akceptas la regantan sistemon per manko de analiza teorio. Sed senismistoj kontraŭas, ke kritikistoj sekvas ismon nome kritikismon. Kvankam kritikistoj kredas, ke senismistoj laŭdifine sekvas ismon nome senismismon, oni nur povas tiel opinii kadre de raciismo, laŭ senismistoj.

Aliaj kritikistoj nomas senismismon nihilismo aŭ eĉ solipsismo, sed senismistoj tute malkonsentas pri iu ajn opinio, laŭ kiu ili sekvas ismon. Se ili sekvus ismon, ili ne estus senismistoj, do senismistoj kompreneble ne sekvas iun ajn ismon.

Taksonomio de ismoj

Oni tro tendencas al klasifikado de ismoj.

Dekstraj kaj maldekstraj

Maldekstrajn ismojn mi almenaŭ preferas al dekstrajn ismojn kiel faŝismo, kapitalismo ktp. Tamen mi opinias min esti politike modera. Mi preferas "verdan" politikon, kiel ekz. "baza enspezo", kiun mi kredas esti bona kompromiso inter kapitalismo kaj socialismo.

it:Femminianalfabetispappuccesnobbuffoncartoonnonciclopedruttoscetticicontrariaecceterismaschiliquartaparetisbrevismo