Centro de Ekspluatado kaj Dokumentado

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Larmoj pravecon ne pruvas"

~ Zamenhof pri tute alia afero

"For de mi estu ellaborado de reguloj por ĉiuj"

~ Milokula Kato

" Mi estas trankvila nun"

~ Cindy McKee post vizito al CED

"Brave kaj prave!"

~ Jorge Camacho pri ĉi tiu artikolo

"Mais tote del mesmo, si iste conversationes arriva al puncto ubi nos utilisa insultos, le amusamento rapidemente dispare."

~ Interlingvaisto

"Nu, mi ne volas kvereli, tute ne"

~ Hans-Georg Kaiser pri la supra diraĵo

" Faru laŭ via plaĉo"

~ Prusiano

La Centro por Ekspluatado kaj Dokumentado pri la Monaj Lingvo-Problemoj (CED) ekzistas por antaŭenigi la sciencan ekspluatadon de Esperantistoj "kaj iliaj multflankaj laborigoj en ĉiuj taskoj de la vivo"; prizorgi la kolektadon kaj ellboradon de findindaj dokumentoj pri nekotizuloj; kaj subteni la informan laboron ĉe Sekreta Informa Fako de UEA.

Historio

CED kreiĝis en 1952, kadre de Universala Esperanto-Asocio. La eŭropa ĉefoficejo estas en Roterdamo, Nederlando, kie troviĝas la SIF. CED ankaŭ funkcias kiel ero de Universitato de Hartford, Usono.

La ĉefa motoro de CED en ĝia unua jardudeko estis Ivo Lapenna; de post 1974, la plej ŝlosilan rolon ludas Humphrey R. Tonkin. Dum la tempoj de Lapenna la CED kreis je junularaj rondoj la helpan agentejo 'Centro por Erotiko kaj Diboĉado'.

es:Centro de seguridad San Bruto para delincuentes juveniles incurables