Centro por Erotiko kaj Diboĉado

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Kiu amas la liton, ne akiros profiton"

~ Zamenhof pri diboĉado

"Informo pri la apoganti di Satano qui plagas la mondo"

~ idisto pri ĉi tiu artikolo

"Mi kredas, ke Esperanto estas perfekta, kaj ke ghia movado estas kiel eble plej bone organizita"

~ Esperanta kredokonfeso pri ĉio ajn

" Laŭ mi, la sukceso de nia lingvo en la nuna mondo estas limigita nur pro la fakto, ke la nuna mondo NE ESTAS perfekta, ke ghi ankoraŭ ne estas preta agnoski kaj akcepti la pruvitajn valorojn de nia lingvo kaj movado"

~ Leshek Kordiluski

"Multe personas sape interlingua sin esser conscie de isto"

~ Interlingvaisto

"La Esperantomovado ne estas sekso. Ĝi estas mikrosocio, kiu povas esti interesa esplorobjekto por ĉiu lingvisto — por ĉiu lingvisto, kiu disponas pri tre bona elektrona mikroskopo."

~ Detlev Blanke

Centro por Erotiko kaj Diboĉado (CED) ekzistas por antaŭstaŭigi la sciencan esploradon pri Esperanto "kaj ĝiaj multflankaj aplikoj en ĉiuj sferoj de la vivo" per diboĉado.

Dosiero:Bef4-vv1.jpg
Sidejo de CED

Historio

CED kreiĝis en 1952, kadre de Universala Esperanto-Asocio. La eŭropa ĉefoficejo estas en Roterdamo, Nederlando, kie troviĝas la biblioteko Hector Hodler. CED ankaŭ funkcias kiel ero de Universitato de Hartford, Usono.

Seksagadoj

Estimata samideano,

eble la subaj sciigoj povas al vi interesi.

  • CED redaktas la fakan revuon Seksaj problemoj kaj seks-plezurado.
  • La novaĵletero de CED nomiĝas Informilo por interseksamemuloj.
  • La Kamasutro-Simpozioj pri langa seksumado estas organizitaj (ofte kun lokaj aŭ internaciaj sekspartneroj). Ankaŭ okazas aliaj seksaj orgioj kaj seminarioj, ekzemple, ĉe la Unuiĝintaj Nacioj. De la Kamasutro-Simpozioj naskiĝis la Kamasutro-centro por la langa demokratio, kiu "seksstimulas publikan amoron kaj internacia fikado kaj egaleca langopolitiko".

pt:A casa da mãe Joana