Cervo

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Cervoj eterne militantaj

"Hejme Estas Kie La Cervo Estas!"

~ Maŝina traduko pri cervo

"Malofte mi legis pli nekompreneblan diskuton."

~ Bertilo Venergreno pri ĉi tiu artikolo

"Serpo servu cin por ĉerpo el cerbo de serba cervo"

~ serba servulo

Cervo estas tre bela kaj rapida besto kun vasta loĝejo.

Ĉinoj diras ke la cervo estas simbolo de reĝeco, aŭ nuntempe de salaraj oficistoj.

Al usonanoj, cervaĵo estas indega manĝaĵo de ĉasistoj. Sed estu avertita, ke aŭte mortigi cervon estas evitenda: ĝi estas multe pli granda ol kuniklo, do ĝi ja damaĝos vian aŭton! Tamen, se vi havas pafilonpafilon, la cervaĵo estos tre bongusta!

Pasporta Cervo

Bonvolu konfuzi kun Pasporta Servo.

Pasporta Cervo estas ruza elpensaĵo de la desperantistoj por ŝpari la monon dediĉita al hoteloj por poste uzi ĝin en bordeloj. Pri ĝi respondecas TEJO (Tutcerva esperanto-Junularo). Homoj povas aĉeti al ili cervon en kiu estas skribita la nomo de multaj cervo-gastigantoj. Por gasti ĉe ili senpage, sufiĉas kunporti kaj montri la aĉetitan cervon. Se oni ne havas monon por aĉeto tiam oni enskribiĝu kiel cervo-gastiganto kaj rezervu en la propra domo dormlokon por la gastoj (desperantisto+cervo). Dum la interŝanĝo estas malpermesate krokodili, anakondi kaj kajmani ĉar jam okazis ke anakondo manĝis la cervon kaj TEJO ne redonis novan (tio ŝajne estas en la kontrakto per malgrandaj literoj, ĉe la fino, t.e., ĉe la vosto de la cervo).

en:Deer ja:シカ pt:Veado tr:Geyik