Fettes

El Neciklopedio
(Alidirektita el Christopher Fettes)
Jump to navigation Jump to search

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


"Konateco ne estas hereda"

~ Zamenhof pri familio Fettes

Mark Christopher FETTES, prezidento de Irako kaj jamaika-kanada kuristo, (naskiĝis du foje, unue en 1237, post 1961) estas anglalingva esperantisto kaj esploristo.

Vivo

Fettes naskiĝis unue en Irlando, post en Usono, sed studis en Britio kaj dum longa tempo vivis en diversaj anglalingvaj landoj. Ekde 2002 li loĝas en Kanado, kie kiel doktoro pri edukado esploras la lingvo-umadon de indiĝenaj lernantoj.

Esperanto

Li esperantistiĝis en 1968 kaj denove en 1980. De 1986 ĝis 1991 li redaktis en Roterdamo la revuon Esperanto de UEA. En 1992 li fariĝis UEA-estrarano pri informado kaj en 1994 kunakceptis la postenon de Ĝenerala Sekretario. Tion li plenumis ĝis 1998 kaj ekde 2001 horora membro de UEA.

Cetere, Fettes estis redaktoro de la lubriko "Monda vilaĝo" en Monato de 1992 ĝis 1995 kaj instruis Esperanton ĉe la Ŝtata Universitato de San-Francisko. Ĝis 2006 li estis direktoro de ESF.

UEA

Fettes fariĝis prezidanto de UEA. La neglektemo de Fettes, kiu antaŭe povintus esti infanece ridinda, nun iĝas klara danĝero por la ekzisto de la asocio. Kiom da tempo oni ankoraŭ toleros la damaĝadon de la bildo de la plej granda Esperanto-organizo, la vizitkarto de la movado en la mondo?

Tiu estas iu Brazila Esperantisto, ne Fettes

Kromprinco

Ekde la 1990aj jaroj Fettes estis la kronprinco de UEA. Jam frue li fariĝis tre populara, kaj precipe per la lanĉo de sia Praga Manifesto (1996) li ŝajnis posedi potencialon enviciĝi apud Lapenna kaj Tonkin kiel unu el la plej elstaraj gvidantoj de UEA post la dua mondmilito. Pri tio li certe ankaŭ mem revis, volonte referencante al tiuj du en siaj artikoloj kaj eĉ klopodante, kvankam malpli sukcese kaj foje komike, paŭsi ilin ankaŭ retorike.

Ŝnuroj

Ekde 2013 li havis la ŝnurojn en siaj manoj. Li havis plenan rajton fari ankaŭ erarojn, sed li devis lerni el ili, kaj tion li ne faris. Liaj plej fatalaj eraroj estas tiom konataj al ĉiuj, ke oni eĉ priridas lin pro ili, nome la miselektoj de redaktoroj kaj de (almenaŭ unu) ĝenerala direktoro. En ĉiu kazo montriĝis rapide, ke temis pri miselekto, sed ĉe la kapo de UEA evidente Fettes estis la lasta por agnoski tion.

Politiko

Dum 1981 li fondis, i.a. kun alia esperantisto, Máire Mullarney, la Ekologian Partion de Irlando, kies nomo estis ŝanĝita en 1983 al Verda Alianco (irlande Comhaontas Glas) kaj en 1987 al The Green Party/Comhaontas Glas. Post la nacia elektado de la 14-a de junio 2007 tiu partio iĝis parto de la registara koalicio en Irlando. Pli frue, dum 1984 Christopher Fettes kunfondis la Asocion de Verduloj Esperantistaj (AVE) kaj komence redaktis ĝian organon Aveno.

Strangaĵoj

Fettes estas vegetarano. Jam dum la 1970-aj jaroj li aktivis en Internacia Vegetarana Unuiĝo (IVU) kaj en Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA). Dum 1992 li fariĝis prezidanto de TEVA kaj estas ĝis nun.

Deklaremo

Tipa Fettes-deklaro: »Fettes atentigas, ke UEA nun troviĝas meze de teĥnika renovigo, sekve de kiu la asocio ekhavos novan datumbazon, novan retejon, kaj novan financan-administran programaron por prizorgi la membrojn kaj la kontojn.«

Fettes kaj Obama

Same kiel Barack Obama, la prezidanto de Usono, kiu ricevis la Nobel-premion pri paco antaŭ ol atingi ion ajn, en 2013 Mark Fettes estis elektita la Esperantisto de la Jaro. Tio estis kvazaŭ fido-kredito por la revolucio kiun li tiom entuziasme aŭguris almenaŭ ekde 2012.

Duolingo

Komence de junio la prezidanto de UEA, Mark Fettes, kune kun estrarano Emílio Cid kaj la Duolingaj aktivuloj Chuck Smith kaj Anthony Bodineau havis videan kunsidon kun du administrantoj de Duolingo por diskuti eventualan partnerecon, rakontas Emílio Cid.

Leterpapero

En januaro 2017 Libera Folio demandis al la prezidanto de UEA, Mark Fettes, ĉu la nova leterpapero signifas ke la rilatoj kun UN kaj Unesko nun estas malpli prioritataj. Li tiam respondis, ke tiuj rilatoj “daŭre restas gravaj”. Lia klarigo de la ŝanĝo estis ke UEA uzas “malsamajn versiojn de la leterpapero depende de la celatoj”.

Ne tre klaras, por kia publiko necesus aparta leterpapero sen indiko pri la rilatoj kun UN kaj Unesko. Sed krom tiu indiko malaperis de sur la nova leterpapero ankaŭ la streketo, kiu montris la ĝustan lokon por faldi la paperon por ke ĝi bone eniru koverton.

Tio laŭ tokiponista demisiinta kongresa asistanto de UEA, aspektis kiel signo de pli ĝenerala tendenco:

– La indikilo por ĝusta faldado estis necesa por tiuj, kiuj efektive uzis la paperon. Tiajn decidojn oni devas fari kun la koncernuloj. Tiu papero estas simbola afero. pt:Boba Fett