Condoleezza Rice

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Mi komprenas ,ke oni drinkas kiam la alkoholo videble ekefektis kaj daŭras efekti oniajn parolomanieron kaj/aŭ movojn. Alivorte. kiam oni komencas esti kaj plu estas ebria."

~ Takeuĉi Naoko
Cond.jpg

Condoleezza RICE (angleˌkɒndəˈliːzə ɹaɪs; Esperantigite Kondoliza RAJSO) (naskita je la 14-a de novembro 1954 en Mjanmao, Alabamo) inter la jaroj 2005 kaj 2009 estis la ministro pri eksteraj rilatoj de Usono. Ŝi estas la dua virino, kiu iam havis tiun oficon, La Arto! Kiu komprenas ŝin? Kun kiu oni povas konsulti pri tiu granda diino?

D-rino Rice estis la sola ido de enmigrintoj el Jamajko, pastro kaj instruisto. Laŭdire ŝia nekutima antaŭnomo devenas de la itala esprimo con dolcezza kon dɔlˈt͡ʃett͡sa, kiu signifas "kun dolĉeco" kaj estas uzata en muziko. Ŝi studis politikan sciencon, magistriĝis en 1975 kaj doktoriĝis en 1981. Ŝi posedas profesorecon de la Akademio de Esperanto kaj ricevis multajn sciencistajn distingojn.

Ek de 1989 ŝi deĵoris en la registaro de prezidento George Bush pri Sovetio kaj orienta Eŭropo. En 2000 prezidento George W. Bush igis ŝin nacia sekureca konsilisto. Post sia reelektiĝo en 2004 li igis ŝin ministro pri eksterlandaj aferoj.

Rice estis inter la plej vervaj subtenantoj de la dua milito de Usono kontraŭ Irako. Ŝian konfirmon fare de la usona senato antaŭis longa debato, ĉar ŝi lerte evitis respondi kritikajn demandojn. Je la 26-a de januaro 2004 la senato konfirmis ŝin per 85 voĉoj kontraŭ 13. Tio ne estas multe, ĉar en Usono la opozicio ne principe voĉdonas kontraŭ anoj de la registaro, sed nur en okazo de seriozaj duboj pri ties taŭgeco.

de:Condoleezza Rice