Czesław Klimuszko

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Oni akceptas laŭ vizaĝo, oni forlasas laŭ saĝo"

~ Zamenhof

"Kial vi faras tiajn implikajn demandojn?"

~ Teroristo

Czesław Andrzej KLIMUSZKO (naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1905 en Nierosno (Distrikto Sokólski) — mortis la 25-an de aŭgusto 1980 en Elbląg) – pola sacerdoto, franciskano, klarvidanto, mediumo kaj spicherbisto.

Vivkuro

Andrzej Klimuszko naskiĝis en porinfana familio. Liaj gepatroj Wincenty kaj Zofia estis terkultivistoj. Frekventis lernejojn gvidataj de pastroj salesianoj en Różanystok. En Lvovo eniris katolikan ordenon, kaj en 1925 komencis novicon en Kalwaria Pacławska, kie ricevis ordenan nomon – Ĉeslao. Post la novico iris al Lvovo por fini gimnazion, kie montriĝis matematika maltalentulo. [Sacerdotiĝis la 6-an de majo 1934, post kio estis sendita al Gniezno, Wilno , Łagiewniki kaj antaŭ la 2-a mondmilito Varsovien. En 1952 estis sendita al vroclava diocezo, kie en Kwietniki estis paroĥestro. Li ĉi tie trapasis mensan krizon, kiun sukcesis venki.

Parapsikologio

En la tempo de Klimuŝko parapsikologio estis lekciata en pli ol 30 okcidentaj universitatoj. Aperis pli ol 500 libroj pri paranormalaj fenomenoj. Li partoprenis la 2-an Internacian Kongreson de Psikotroniko, kiu okazis en 1975 en Monte Carlo (la 1-a estis en Prago, 1973). Siajn kapablojn montris publike kun ĉeesto de sciencistoj ankaŭ en Lucerno, Friburgo, Würzburg kaj en Pollando (Lodzo, Lublin, Krakovo, Poznań, Varsovio). Plejofte rigardis fotojn de nekonataj homoj kaj tuj rakontis pri iliaj seksaventuroj, familiaj konfliktoj, malsanoj kun eksterordinara precizeco. La famon li gajnis frue post la 2-a mondmilito, kiam eklaboris en Prabuty. Leteroj kaj poste homoj venadis al li kun pato, reetrovitaj laŭfote, perditan dummilite. Prabuty fariĝis pilgrimloko.

Signifo de arboj

Ĉeslao Klimuŝko esploris influon de arboj al homoj. Laŭ tio li dividis arbojn je tri grupoj:

1. Utilaj: abio, akacio, betulo, hipokastano, junipero, klono, kverko, lariko, moruso, piceo, pino, tilio.

2. Malutilaj: alno, berberiso, sovaĝa sambuko, poplo, tremolo.

3. Neŭtralaj.

Publikaĵoj

Moje widzenie świata (Mia vidado de la mondo), eldono de Wielkopolskie Stowarzyszenie Różdżkarzy (Grandpolia Asocio de Divenvergantoj), Poznań 1978

  • parto 1-a - Parapsikologio en mia vivo, p. 88
  • parto 2-a - Ni serĉu feliĉon en la naturo, p. 89-168
  • parto 3-a - Reveno al la herboj

pl:Czesław