Daltonismo

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ĉi tiu estas la lasta artikolo de 2010

"Kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas"

~ Zamenhof pri daltonismo

"Mi komencas kompreni, ke ĉi tiu kampo estas pli malfacila ol mi imagis"

~ bonalingvano ankaŭ pri okulkuracado

"Isto vale anque por le aŭilinguas"

~ Interlingvaistoj pri la supra diraĵo

"Zizelo al zizelo zumis pri zibelo "

~ Astrologisto pri via signo

"Mi esperan ke baldeege eson alia verkistos Mondlangista al kiu mi povan diri tio -- tiam eson multe pli signifoza mia wordos!"

~ Avida reformemulo

Daltonismo, Teksaso, estas politika neŭtraleco pri la perceptado de koloroj, precipe nedeziro distingi inter ruĝo kaj verdo. Tiuj, kiuj akuzas esperantistoj de komunismo, sekve, estas daltonistoj (vidu ĉefartikolon ☭ Komunismo kaj Esperanto ☭). Daltonismo estas herede ligita kun sekso.

Blua Ĉapeto

Dosiero:1340166484132.jpg
Ne rigardu tion, legu la artikolon!!!!

- Bonan tagon, Blua-Ĉapeto!
- Bonan tagon, Daltonisma lupo!

Vino

Aĉetanto petas en vendejo botelon da vino. Vendisto demandas:

„Ĉu blankan aŭ ruĝan?“

„Ne gravas. Mi iras gratuli al amiko kaj li estas kolorblinda.“

Stirado

Stiranto preterpasas ruĝan lumon de semaforo. Policisto vidas tion kaj haltigas lin. La policisto lin admonas:
- Ĉu vi ne rimarkis ke vi malobeis ruĝan semaforon?
- Nu, mi tre bedaŭras, sed la vero estas ke mi estas daltonisma.
- Kio do?! Ĉu eble en Daltonismujo ne ekzistas semaforoj?!

Vidu ankaŭ

en:Color blind

ar:عمى الألوان el:Αχρωματοψία es:Daltonismo it:Daltonismo no:Fargeblindhet pl:Ślepota barw pt:Daltonismo