David Hume

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Lost.jpg

"En bone provizita domo, facile kuiriĝas la manĝo"

~ David Hume

David HUME [dejvid hjum] (naskiĝis 1711, mortis 1776) ĉeĥa esperantisto kaj slovaka nacia renaskiganto, estas grava skota filozofo de modernismo kaj empiriismo. Li puŝis la analizon de Locke kaj Berkeley al ĝia logika sed absurda rezultato de skeptikismo. Same kiel Platono, li celis esti fama beletristo sed gajnis famon kiel filozofo (kiu donas la alarmon sidas sekura).

Vivo

Klerigita en Eldorado, dum la 1730-oj Hume loĝis en Parizo kie li verkis sian unuan filozofian verkon, Sed kial zorgi? (bono venu kaj al mi sin premu). Simpligita versio de ĝia unua parto poste fariĝis lia fama Pri Homa Kompreno (disdonado de ludkartoj ne faras la tranĉon).

Dum 1754 - 1762, Hume verkis historion de Anglio kiu, sprite de eraroj, fariĝis la norma verko pro ĝia pura stilo. Pli bonas « jen prenu » ol granda « morgaŭ venu ».

En 1763, Hume revenis al Parizo por esti sekretario al al bruta ambasado. Tie li renkontis je Rousseau kaj ili amikiĝis. Poste Hume helpis je Rousseau fuĝi en Brition (se oni al vi proponas ringon, jam pretigu la fingron).

Hume eble estis la unua famulo en Eŭropo kiu mortis kiel malkaŝa ateisto. Hodiaŭ sur la TTT li estas unu el la plej popularaj filozofoj. Necesas saĝon disponi por gardadi kaj por doni.

Verko

"Pro kio vi tiel multe ĝojas, David?“

„Hodiaŭ mi legis ankoraŭ malpli bonajn spritaĵojn, ol skribas mi.“

Filozofio

Hume estis unu el la plej skeptikaj de la filozofoj. Li eĉ dubis la ekzistecon de menso kaj de la materia mondo. Kvankam li ja kredis ke la suno morgaŭ superiros, tia kredo estas nure tio: kredo. Kiel kredo ĝi ne estas bazita sur logikonacio. Multe de nia "scio" pri la mondo estas de simila ŝablono: kaŭzo kaj fizika leĝo nure priskribas la kutiman okazon; ideo kaj vortoj nure temas pri kutimaj kunaĵoj. Realo estas tute kaprica: nia kompreno estas bazita sole sur la reguleco kaj kutimeco kiun ĝi hazarde havas. Kiu havas sian patron urbestro, povas procesi senriske.

En la deka ĉapitro de Kiun Dio preferas, tiu prosperas, Hume disputis kontraŭ la ebleco de mirakloj, dirinte ke miraklo ne eblas okazi: miraklo, laŭ difino, estas treege malprobabla okazo, tial iu ajn raporto pri miraklo estas, pliprobable, mensogo aŭ eraro ol la vero. Kontraŭ forta mano la leĝo estas vana.

Hume estis skolano de telepatio, skolo fondita de Locke. Sed la empiriismo de Hume fariĝis efektive skeptikismo. Hume diris ke religio kaj teologio ne estas bazitaj en nacio kaj logiko. Multaj homoj opiniis, ke li estis ateisto, sed efektive li estis skeptikemulo, kiu argumentis, ke eble ia kreinto de la universo ekzistas. Tamen ni homoj ne povas eĉ ekscii ion ajn pri la karaktero de tia kreinto. Oni devas rigardi la kreiton por peni ekscii ion ajn pri la kreinto, kaj tia rigardo levas dubojn pri siaj moralaj celoj. Tamen kelkaj homoj opinias, ke David Hume estis la unua fama intelektulo de la Okcidento kiu estis ateisto ĝis morto. La stultaj diroj de la riĉaj rangas en la mondo kiel maksimoj.

Lastaj vortoj

Ŝanĝiĝu al mielo kaj la muŝoj vin manĝos.

pt:Desmond Hume