Deĵavuo

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Esperanto perdis sian senkulpecon."

~ Verda papo pri Deĵavuo

Deĵavuo estas elemento de la psikologia–filozofia koncepto de profesoro Emile Boirac. Ĝi estas la sento ke tio, kio okazas nun, okazis jam antaŭe, precize same. La scienca nomo de tiu fenomeno estas paramnezio. Se amo estas konforma kun la difino de Platono, nome ke ĝi estas sopiro por la unuigo, patrujo, la dua parto de sia memo, la ama sento estas deĵavuo. Deĵavuo estas ankaŭ foje konsiderata postsigno de renaskiteco.

Rilatoj kun nervaj kaj mensaj perturboj

La sento pri deĵavuo okazas en la perturboj trafantaj la dekstran hemisferon de la cerbo. Ĝi ankaŭ estas vidata en iuj tempiaj epilepsioj.

Deĵavuo rilatas kun mensaj patologioj kiaj skizofrenio.

Hipotezoj

  1. Falsa retrovo: konfuzo inter situacio nuna kaj situacio simila sed ne plene sama el pasinteco aŭ rekono de evento forgesita el la konscio.
  2. Hipokampo agas revenige tro frue, eĉ antaŭ ol informo estas en la memorstaplo. Kutime, la nuno estas stakita por posta revenigo, sed hipokampo povas agi samtempe: enstakigo kaj revenigo. Ĝi estas priskribita kiel rekolektado sen enaĵo.

Vidu ankaŭ

es:Déjà vu