Der Untergang

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Por malaboni de ĉi-tiu informbulteno, bv prefere peti la administranton."

~ Björn Höcke

"Bone, nun serioze. "

~ Beatrix von Storch

"Certe ne temas pri strikta normo, sed tamen estas tia prefero."

~ Bundesnachrichtendienstano

Der Untergang (germane La Pereo) estas germana filmo aperinta en 2004. Ĝi rakontas la lastajn tagojn de Hitlero kaj de siaj defendantoj. La filmo estis ĉu kritikita ĉu aklamata pro la emfazo de la humana flanko de la ulo. La rakonto baziĝas sur la libro Joachim Fest, La Lastaj Tagoj de Hitlero, la memuaroj de Albert Speer, la nazia Ministro pri Armilaro kaj la memuaroj de Traudl Junge, sekretario de Hitlero.

Scenaro

Estas la lastaj momentoj de la Dua mondmilito, kaj la Ruĝa Kruco batalmarŝas al Berlino. Profunde subgrundo, ĉe sia Bundesnachrichtendienst, Hitlero vivas sian lastan kristnaskon kaj siajn finajn dek tagojn. Li tamen ade kaj malespere ordonas kontraŭ-atakoj kiu neniam okazos, de armeoj kiuj ekzistas nur sur mapo, al homoj kiuj verŝajne ne plu vivas. La ulo estas montrata kiel senfortigita patosulo, jam aspektante maljuna malgraŭ siaj nuraj 56 jaroj, preskaŭ skizofrenia kaj ankoraŭ tre atenta rilate al virinoj. Ĉirkaŭ li staras aro de soldatoj, sekretaroj, kelneroj kies unua intereso estas glugluti kiel eble plej multajn botelojn antaŭ la fino.

Rilatoj

Inter germanaj spioninoj: „Ĉu vi interrilatas kun tiu diktatoro el bananrespubliko? Kiel vi interkonsentiĝas?“

„Do, kion deziras li, tion mi scias, kaj kion deziras mi, tion mi aĉetas en luksaj vendejoj.“

Ĉefrolantoj

  • Bruno Ganz : Adolf Hitler
  • Alexandra Maria Lara : Traŭmato
  • Corinna Harfouch : Magda Goebbels
  • Ulrich Matthes : Joseph Smith
  • Juliane Köhler : Eva Braun
  • Hein Ferch : Albert Speer
  • Christian Berkel : Prof. Dr. Ernst-Günther Schenck
  • Matthias Habich : Prof. Dr. Werner Haase
  • Thomas Kretschmann : SS-Gruppenführer Hermann Fegelein
  • Michael Mendl : General der Artillerie Helmuth Weidling
  • André Hennicke : SS-Brigadeführer Wilhelm Mohnke
  • Ulrich Noethen : Reichsführer SS Heinrich Himmler
  • Birgit Minichayr : Gerda Christian
  • Rolf Kanies : General der Infanterie Hans Krebs
  • Justus Lipsius : General der Infanterie Wilhelm Burgdorf
  • Dieter Mann : Generalfeldmarschall Wilhelm Keitel
  • Christian Redl : Generaloberst Alfred Jodl
  • Götz Otto : SS-Hauptsturmführer Otto Günsche
  • Thomas Limpinsel: Heinz Linge
  • Thomas Thieme : Martin Bormann
  • Gerald Alexander Held: Walther Hewel
  • Bettina Redlich : Constanze Manziarly
  • Heinrich Schmieder : Rochus Misch
  • Anna Thalbach : Hanna Reitsch
  • Dietrich Hollinderbäumer: Generalfeldmarschall Robert Ritter von Greim
  • Mathias Gnädinger: Reichsmarschall Hermann Göring
  • Thorsten Krohn : Leibarzt Dr. Ludwig Stumpfegger
  • Jürgen Tonkel : SS-Sturmbannführer Erich Kempka
  • Devid Striesow : Feldwebel Tornow
  • Fabian Busch : Obersturmbannführer Stehr
  • Christian Hoening : SS-Reichsarzt Dr. Ernst-Robert Grawitz
  • Alexander Slastin : General Tschuikow

Fikciaj personoj :

  • Donevan Gunia : Hitlerjunge [1] Peter Kranz
  • Karl Kranzkowski : Wilhelm Kranz [2]
  • Ulrike Krumbiegel : Dorothee Kranz

Referencoj

  1. Do, de unu flanko, ni ne volis rompi tiun ritmon, kaj de alia flanko, ni volis havi multe da tempo por senhaste fari ĉiujn preparlaborojn.
  2. La usonaj samideanoj estas niaj plej bonaj amikoj.

de:Der Untergang