Detrojto

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Estu ni realismaj. Provu la neeblon!"

~ Che Guevara al Detrojtaj Esperantistoj
DetroitSkyline.jpg

Detrojto estas tre grava urbo en Miĉigano.

Historio

La trilobuloj estis abundaj ĝis la fino de Detrojto, kiam granda amasestingo okazis, formortiganta ĉirkaŭ 60% (eble 80%) de la specioj tiam vivantaj. Ĉu vi forgesis pri loĝantaro de Detrojto? Kien fuĝis blanka loĝantaro?

Vi havas proprajn problemojn. Solvu ilin kaj ne ŝovu vian nazon en nian anuson!

Famaj Detrojtanoj

  1. Eminem
  2. Hari Hundini
  3. Kiso

Lingvaj aspektoj

La "Detroit Free Press" tagĵurnalo, raportis pri la jena: Sep Polaj junuloj, anoj de la kurso de la Pola-Amerikana Altlernejo, ricevis siajn diplomojn, prezentitaj de la estro, Prof. Roman Wandzell. Ĉiuj gradiĝintoj, je sia eniro en la Altlernejon, ne povis paroli angle, sed nun parolas angle, kaj ankaŭ germane, france, latine, greke kaj ESPERANTE.

Gazetaro

En Detrojta gazeto estro de antaŭlernejo bedaŭris pri la malemo de usonanoj lerni fremdajn lingvojn. Lia institucio nome proponas lecionojn de la mandarena. "Nur 24 000 usonanoj parolas la ĉinan", li asertis, dum "du miliardoj da ĉinoj parolas la anglan". Por tiu kiu ne jam scias, mi diru, ke la loĝantaro de Ĉinio eĉ ne proksimas al du miliardoj, kaj el tiuj ĉinoj kiuj efektive ekzistas, enorma majoritato plej verŝajne ne scias eĉ unu vorton de la angla. Kaj ni ne parolu pri tio, ke la kvanto de usonanoj (laŭ la propra popolnombrado de Usono) kiuj ne nur scias la mandarenan, sed parolas la ĉinan hejme estas pli ol du milionoj...

Kongreso

Ĉi-jare la 63-a Landa Kongreso de Esperanto-USA estos parto de Komuna Kongreso de la usona kaj kanada Esperanto-asocioj. Ĝi okazos de la 26-a de Junio vespere, ĝis la 29-a tagmeze en Detrojto, Miĉigano. La kongresa temo estos Eksteru la Interna Ideo.

Ekonomio

La urbo estas fama centro de aŭtomobilkonstruado kaj de muzik-negocado. Ĝi estas kromnomata "Motora Urbo" pro tio ke la tri plej grandaj usonaj aŭtofabrikantaj kompanioj (General Motors Corporation, Ford Motor Company, kaj Chrysler Corporation) situigis siajn centrajn oficejojn kaj multajn el siaj fabrikoj en aŭ ĉirkaŭ Detrojto.

Turismo

„Kiel vi fartis dum dimanĉa ekskurso?“

„Malbone. Kiam ni eliris el stacidomo, ni ne povis trovi gastejon, kaj kiam ni eliris el la gastejo, ni ne povis trovi la stacidomon.“

Kulturo

La Templo de Detrojto estas unu el la temploj konstruitaj kaj operaciitaj por La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la numero 63 konstruita de la Eklezio kaj la unua en la ŝtato de Miĉigano, lokita en la urbo de Bloomfield Hills, al 20 km de la centro de Detrojto.

en:Detroit pt:Detroit