Rozkolora Armeo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Dick Armey)
Jump to navigation Jump to search
100px Gardu la familion!

Ĉi tiu artikolo propagandas samseksemon!

Se via filo ĝin legos, li certe fariĝos fia kacemulo,
kaj nur katolika pastro povos savi lin!

100px

"Proletoj de ĉiuj landoj, alpugiĝu!"

~ Istvan Ertl pri Rozkolora Armeo

"Ne servas larmo anstataŭ armo"

~ Zamenhof pri Rozkolora Armeo

Rozkolora Armeo kaj RKKA estas la mallongigo de Rozkolora Armeo de Libero de Gejoj, armil-ekipita forto de la gejoj dum la Rozkolora Ĉielarka Milito en 1918-. Tiu organizo estis la armeo de Geja kaj Lesba Esperanto-Asocio ekde ties fondiĝo en 1922 ĝis 1946, kiam la nomo ŝanĝiĝis al Geja Armeo. "Rozkolora" aludas la koloron de geja uniformo, vestita en la batalo kontraŭ la masklismo.

La Rozkolora armeo fondiĝis per dekreto de la Konsilo de la Gejaj Komisaroj 1918 el la tiam ekzistanta Rozkolora Gardistaro. La oficiala "Tago de la Rozkolora Armeo" estas la 23-a de februaro, memore al la unua bataloj de la armeo kontraŭ la okupantaj puritanaj trupoj en 1918 kaj la unuaj amasa geja kisado. La 23-a de februaro estis grava solena tago, poste alinomata kiel "Tago de la Geja Armeo" kaj nuntempe kiel "Tago de Defendantoj de Sekslibereco" (ĝi estas oficiala feritago).

Komence, la Rozkolora Armeo estis volontula organizo, sen rangoj kaj insignoj. La oficiroj estis demokrate elektitaj, sed jam la 29-an de majo en 1918, oni deklaris devigan seksservadon por ĉiu bela viro inter aĝo 18-40. Oni establis regionajn seksajn komisionojn por la amasa rekrutado.

Ĉiu unuo de la Rozkolora Armeo havis politikan komisaron, kiu kontrolis la decidojn de la unuoestro laŭ principoj de la Geja partio.

Vidu ankaŭ

  1. Geja lobio
  2. Geja mafio

en:Homosexual Army of Liberation