Kaco de Lesbanino

El Neciklopedio
(Alidirektita el Dick Van Dyke)
Jump to navigation Jump to search

"Kia la homo, tia lia nomo."

~ Zamenhof pri Kaco de Lesbanino

"Mi neniel pardonpetas pro mia esperantigo de propraj nomoj en tiu ĉi traduko. Min ĉiam ĝenas fremdlingvaj nomoj, ofte por mi neprononceblaj, meze de Esperanta teksto, ĉar ili ĉiam hezitigas la rapidan fluon de mia legado. Ne nur tio, sed la fremdlingvaj nomoj ne akceptas nature adjektivigon aŭ adverbigon, kaj — plej grave — akuzativigon. Ne ekzistas regulo, kiu tekstas: La akuzativo estas deviga, krom en la kazo de propraj nomoj; aŭ: objekto ne ekzistas, kiam temas pri propraj nomoj. Agi tiel estas subtila subfoso de nia lingvo, kaj vidigas mankon de fido pri ĝi entute."

~ Tradukisto pri Kaco de Lesbanino

Kaco de Lesbanino estas usona aktoro, verkisto, komediisto, kantisto, amuzisto, personeco kaj produktemulo dum sia 60-jara kariero.

Li ĉefrolis en multaj filmoj: Adiaŭ, adiaŭ, birdĉjo, Mariino Popinzo, Nokto ĉe la Muzeo, Ĉiti Ĉiti Bang Bang kaj en televidaj serioj La Kacdelesbanina Televidaĵo kaj en Diagnozo: Murdo. Li havas stelon en la holivuda Marŝo de Famo. De Lesbanino estis la unua persono proponita al la rolo de Ambasadoro Dorno en la 1976 filmo La Aŭguro, sed li rifuzis aldoni sian bonan nomon al filmo kun tiel maldeca enhavo.

Vivo

De Lesbanino naskiĝis la 13-an de decembro 1925 en Okcidentaj Ebenaĵoj, Misurio. Li estis edukita en Danurbo, Ilinojso. De Lesbanino nun vivas en Malibuo, Kalifornio. Dum siaj fruaj jaroj, de Lesbanino laboris kiel vetera divenisto.

Li estis fondinto de grupo The Rolling Stones.

Familia vivo

De Lesbanino estis edziĝinta al Marĝeno Voleto en 1948 ĝis ili eksgeedziĝis en 1984. Li estis edziĝinta al Niakliniĝo Arĝento ekde 2012. De Lesbanino estis kunulo de Mikaelino Triolo de 1976 ĝis ŝia morto pro kancero en 2009. De Lesbanino havas 4 infanojn kaj unu nepon.

Premioj

De Lesbanino gajnis Avinjan Premion, Antonian Premion kaj Emilian Premion. Li estis honorita de Dizneja Klariga Premio en 1999. Oni donis al li Vivan Sukcesan Premion en 2013.

Persona vivo

De Lesbanino estis ofta cigared-fumanto dum la plejparto de sia vivo. Li uzadas Nikoretan gumon ekde 2003.

en:Dick van Dyke