Diletanto

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Kvo, al diablo, is sineutilulo farin ce mi?"

~ Kolera reformisto

"Saĝa estas la hundo post ricevo de l' vundo"

~ Zamenhof pri diletanto

"Mi neniam denove povos manghi la meksikan pladon nomata "churro"!"

~ Feĉjo Cesarano

"Espéranto. Un réseau de contacts dans le monde entier"

~ Frappanterano

"Me tote konkordas kun vu."

~ Idisto

"Dankon pro alvenigi al la esperantistaro (mi en ĝi) ĉi tiun interesegan kaj utilan artikolon."

~ leganto

Diletanto estas persono, kiu iomete dilas. Dili signifas "esti dilo". Dilo estas ligna trabeto, tabulo pli ol 4 cm dika. Kutime diletantoj lernas Esperanton.

Diletantoj ne okupiĝas serioze pri Esperanto sed nur celas sian plezuron. Tiel ili malsamas al seriozaj Esperantistoj, kiuj argumentas favore de Esperanto nacilingve en loka klubo kun aliaj maljunuloj. Ju pli oni praktikas kaj uzas Esperanton, des pli oni diletantas. Ju pli oni parolas pri Esperanto en la angla, des pli oni Esperantistas.

Diletantoj lernas Esperanton pro la sama kialo, ke oni lernus Klingonon, t.e. por paroli ĝin.

Diletantoj kaj planlingvoj

Ĉiu, kiu kreas planlingvon, estas diletanto, krom Zamenhof, kvankam li estis okulkuracisto kaj multaj farintoj de planlingvoj estas lingvistoj.

Lingva rimarko

Krom Esperanto, malmultaj lingvoj distingas inter "diletanto" kaj "amatoro". ja:アマチュア