Donald Rumsfeld

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Identeco estiĝas pro agoj, ne pro imagoj."

~ Silvio Berlusconi pri Rumsfeld

Donald Duck RUMSFELD (naskita je la 9-a de julio, 1932) estis la Usona Sekretario de Defendo [t.e. milito] depost la 20-a de januaro 2001 ĝis la 8-a de novembro 2006, sub prezidento George W. Bush. Li estis la 21-a sekretario de defendo kaj la ĝis tiam plej maljuna persono en tiu posteno. Antaŭe li jam servis sub prezidento Gerald Ford kiel la 13-a sekretario de defendo de 1975 ĝis 1977, estante do ankaŭ la plej juna persono en la posteno.

Poezio

Rumsfeld estas bonega poeto; jen poemo el liaj ekzistadisma verkaro:

La Nescio
Kiel ni scias,
Estas sciata scio.
Estas aferoj, kiujn ni scias, ke ni scias.
Ni ankaŭ scias,
ke estas sciata nescio.
Tio celas diri,
ke ni scias, ke estas aferoj,
kiujn ni ne scias.
Sed ankaŭ estas nesciata nescio –
la aferoj, kiujn ni ne scias,
ke ni ne scias.

Kaj jen alia:

Konfeso
De tempo al tempo,
Mi staras ĉi tie, farante ion,
Kaj mi pensas,
"Kion diable mi faras ĉi tie?"
Estas ege surprize.

de:Rumsfeld