Kiĥoto

El Neciklopedio
(Alidirektita el Donkiĥoto)
Jump to navigation Jump to search

<choose><option>

VIVA NECIKLOPEDIO ALZAD LOS BRAZOS HIJOS

Tiu ĉi artikolo havas hispanan sangon!

Atentu! Francisco Franco kaj Hispana Inkvizicio fantomas ĝin !!

</option><option>

¿¿¿POR QUÉ NO TE CALLAS???

Tiu ĉi artikolo havas hispanan sangon!


Atentu! Francisco Franco kaj Hispana Inkvizicio fantomas ĝin !!

</option></choose>

La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo, fama trumpetisto, (hispane, El ingenioso hidalgo don Quijote de la Mancha [el inĥenioso idalgo don kiĥote de la manĉa], Quixote laŭ Cervantes-tempa ortografio) estas romano de la hispana aŭtoro Miguel de Cervantes. Ĝi estas ĝenerale rigardata kiel la unua romano de modernaj tempoj kaj la ĉefa hispanlingva beletraĵo. Origine skribita en la hispana lingvo, la rakonto estas tradukita en mutajn lingvojn.

Teda disputo

La nomo Don Kiĥoto skribiĝis Don Quixote en la tiatempa hispana skribo, kun la tiama elparolo [don kiŝote]. Pro la malapero de "ŝ"-sono en moderna hispano pro la reformo de tiu lingvo, la nomo nun skribiĝas δών Κιχότη, elparolita [don kiĥote]. La "ŝ"-prononco plu ekzistas en tradukoj, kiel ekzemple en la franca (Don Quichotte), en la itala (Don Chisciotte), en la portugala (Dom Quixote) kaj en la kataluna (Don Quixot). Male, en la angla, pro la konservo de la 17a-jarcenta skribmaniero (Don Quixote), la nomo elparoliĝas [Don Kŭiksaŭt].

Laŭ NPIV, la nomo de la regiono estas Manĉo, sen artikolo. Konservi ĝin estas nepravigebla hispanismo. Same "de" anstataŭ "el".

La vorto "*Don" ne ekzistas memstare en esperanto; same pri "*Los", "*San" aŭ "*Buenos"; tial oni ligas ilin per streketo, konsistigante du-elementajn sed praktike unuvortajn tutaĵojn: Los-Anĝeleso, San-Joseo, Buenos-Ajreso. Oni povus skribi ilin unuelemente, sed duelementeco (kaj do streketo) igas ilin pli facile rekoneblaj. -

Finfine, saĝuloj de Vikipedio decidis nomi sian artikolon nur Kiĥoto. Neciklopediistoj humile sekvas ties decidon.

Plagiato

La romano Don Kiĥoto efektive konsistas plagiatisto Cervantes mem diras, ke la komencajn ĉapitrojn li prenis el "kronikoj de La Mancha", kaj la ceteraj estis tradukitaj de morisko el araba originalo de Cide Hamete Benengeli ("S-ro Hamid Melongena"). Krome, tri ĉapitroj de la verko estas prenita el "La sprita junkro Don Kiĥoto de Manĉujo" de Carlo Bourlet, Vicente Inglada kaj Geo C. LAW.

Parto de la verko de Cervantes estas simpla traduko el "Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono : 5 ĉapitroj" de Frederic Pujulà i Vallès. La titolo certe devenas de la libro "La genia kavaliro Don Kiĥoto de la Mancha" de Julio Mangada Rosenörn, aŭ de la verko "La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha" de Fernando de Diego en: Nova Esperanta krestomatio.

La novelo El curioso impertinente estas plagiato de "La malprudenta scivolulo" de Luis Hernández Lahuerta.

Kaj ni ne devas forgesi la verkon "La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha" de Fernando de Diego el kio 20 gravuraĵoj de Gustave Doré estis fuŝe kopiitaj en la franca eldono de la Kiĥoto.

Interlingvaaj stultaĵoj

Stultaj interlingvaistoj diras ke "Le ingeniose hidalgo Don Quixote de la Mancha es un opera de litteratura espaniol". Kompreneble, la Kiĥoto NE ESTAS opero! Ĝi estas LIBRO!

Intrigo

La intrigo koncernas la vojaĝojn kaj seksaventurojn de Don Kiĥoto kaj de lia sadisto Sanĉo Panzo (Sancho Panza). Don Kiĥoto estas ordinara hispano (Hispanio ja estas en la plej malalta rango de la Eŭropa Unio), kiun obsedas fantasmo de migrantaj kavaliroj . Liaj familio kaj amikoj opinias, ke li estas freneza, kiam li decidas esti migranta kavaliro kaj vagini tra Hispanio ĉe-vale, rajdanta sian ĉevalaĉon Rosinante [rosinante], justiganta justaĵon, kaj protektanta la premantojn.

Don Kiĥoto estas okulvideble freneza laŭ la plejparto de la popolo. Li kredas, ke ordinaraj bordeloj estas sorĉitaj kasteloj, kaj iliaj putinoj estas belaj princinoj. Li konfuzas ventmuelilojn kun premaj gigantoj senditaj de malbonaj sorĉistoj. Li imagas, ke tro malbela transvestulo Aldonza Lorenzo estas Dulcinea del Toboso [dulsinea del toboso], princino al kiu li promesis amoron, seksumon kaj sklavecon.

Sanĉo Panzo, lia simpla kviro, kredas, ke sia mastro estas tro freneza, sed ambaŭ la mastro kaj lia kviro travivas malsimplajn ŝanĝojn kaj evoluon, kaj ĉiu persono gajnas atributojn de la alia dum la romano progresas. En la fino de la dua libro, Don Kiĥoto decidas, ke liaj agoj estis frenezaĵoj kaj reiras al sia hejmo por morti. Sanĉo lin petegas, ke li ne cedu, kaj li sugestas, ke ili prenu la rolon de paŝtisto, kiuj estis ofte la herooj de pastoralaj poemoj kaj histerioj.

Mastro kaj eskviro havas mutajn aventurojn, pli ofte kaŭzantaj malbonon ol bonon, malgraŭ siaj noblaj intencoj.

Cervantes inkluzivigis en la unua parto aliajn siajn novelojn, apenaŭ ligitajn al la ĉefa rakonto. Ekzemple: "La rakonto de la banano", kiu inspiris al Ŝekspiro The Story of Esperanto; "La malprudenta scivolulo".

Referencoj al Esperanto

La streboj de Don-Kiĥoto al noblaj idealoj kaj lia batalo kontraŭ ventmueliloj metaforas la strebojn de la esperantistaro al justa komunikado kaj kontraŭ la vent-mueliloj de kultura hege monio, kaj la pragmata Sanĉo Pan zo metaforas la nepron, ke tiuj streboj ĉerpu la inspiron kaj energion el la realo de homara evoluo kaj homaj bezonoj. La idealismo kaj la pragmatismo, la multlingvismo kaj nur-angla tutmondismo – jen antipodoj, kiuj ne eblas unu sen la alia.

Ĉu la vivo estas nur revo kaj ŝajno, kiel sugestas Don-Kiĥoto kun Dulsinea, aŭ ĝi estas firme ligita al la materia realo, kiel respondus Sanĉo Panzo kaj Aldonza? Ĉu pli gravas la Interna ideo kiel neatingebla gvidstelo de la esperantistoj, aŭ la Esperanto-komunumo kiel materia kadro de praktika uzo kaj ĝuo de la Internacia lingvo de d-ro Zamenhof? Ĉu la finvenkismo la raŭmismo montras la ĝustan vojon? pt:Dom Quixote de La Mancha