Dravidaj lingvoj

El Neciklopedio
(Alidirektita el Dravido)
Jump to navigation Jump to search
<choose><option>Hanno2.jpg</option><option>Portrait photograph by Willian Muniz, 30 June 2010.jpg</option><option>100px</option></choose> हरे बाबा!

Tiu ĉi artikolo estas el Barato nur! Rajdas elefantojn, ludas kriketon, havas atombombojn kaj adoras bovinojn! Tik!?

Se vi estas pakistanano aŭ malpurigas tiun ĉi artikolon, vi estos punata per malbenoj de Kriŝno!!!
Atentu! Neniam tuŝu iun daliton!

<choose><option>100px</option><option>80px</option></choose>
Dosiero:Distribua map.png
Bildo ne rilatas

"Nun finiĝas mia klereco."

~ Zamenhof pri dravidaj lingvoj

"Homo fidas, fortuno decidas"

~ idisto pri lingvoj

Dravidaj lingvoj estas tre grava afero, se vi loĝas en suda Barato. Unu el ili ankaŭ ludas malpliiĝantan rolon en Cejlono. Aliloke, oni eĉ ne kredus vin se vi dirus, ke Baratanoj parolas lingvojn krom la hindian kaj la anglan.

Laŭ eminentaj lingvistoj, bazite sur profunda analizo, oni povas konkludi ke ĉiuj dravidaj lingvoj devenas de unu pralingvo, Dravo. La ĉefaj dravidaj lingvoj estas:

Ĉiu el la dravidaj lingvoj havas propran alfabeton, tre similan al Devanagari, kvankam plene malsaman.

Komparoj

La tamila estas bonalingvisma formo de la malajala. La kannada estas la malajala skribita per misa formo de la telugua alfabeto. La telugua estas tolkiena reformo de la kannada. La malajala estas la tamila kun kermita akĉento.

Oni malsukcesis ligi la dravidan lingvaron al preskaŭ ĉiu lingva familio, ĝis malkovris similecojn kun Arcaicam Esperantom. Ambaŭ ja havas kazojn, naturan genron kreitan per sufiksoj kaj aglutinivecon. Do, lingvistoj nuntempe diras, ke la dravidaj lingvoj estas branĉo de la Drav-esperanta Lingvaro.

Historio

Laŭ la rakonto Dravido estis la unua okulkuracisto de judaj baratanoj post sia antaŭirinto Ŝaul.

Dravido estis la plej juna filo de Jiddu Krishnamurti, juda instruisto de gramatiko en barata imperio, kaj estis balzamita fare de Samuelo al estonta lingvisto jam kiel knabo. Tiam li jam elpensis la unuan version de dravida lingvo. Li venis al la korto de Ŝaul por studi medicinon. Lia patro fajrigis la unuan projekton de Dravida lingvo, ĉar li timis pri la mensa sano de Dravido.

Dravido, la simpla okulkuracisto, mortigis la giganton Goliaton en batalo dum Stel-milito kaj tiel generis la ĵaluzon de Ŝaulo, ĉar nun Davido estis admirita heroo. Sekve Ŝaulo provis cenzuri la Dravidan, sed malsufiĉas ĉar ties edzino Miĥalo avertis lin, kaj Davido fuĝis al Vieno. Ankaŭ la filo de Ŝaulo, Jonathan Edwards, kiu estis bona amiko de Dravido, helpis lin publikigi lian verkon Unua Libro sub la kaŝnomo Dr. Dravidanto.

Kiam Ŝaulo mortiĝis en batalo kontraŭ la filistroj, Dravido balzamiĝis kiel reĝo en hebrelingva Neciklopedio kaj faris la dravidan lingvon deviga. Tio estis la Fina Venko de la dravida.

Ido kaj dravidaj lingvoj

La ida vikipedio ne havas artikolon pri dravidaj lingvoj, sed ja havas artikolon pri Indo-Ariana lingui. Evidentas, ke la idistoj estas rasistoj.