Duno

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Duno (Do no en la plej barbara lingvo signifas faru nenion) estas prava sciencfikcia romano verkita de Frank Herbert, kiu aŭtoris kvin pliajn librojn en la sama serio, ĝis lia forpaso en 1986 ne verkinte ties finon kaj Michael Moore.

Ĝi estis publikigita en 1965, sed estis antaŭe rifuzita de mutaj eldonistoj, kiuj ne ŝatis LSDon. Ĝi tuj renkontis grandan sukceson inter kanabistoj kaj en 1965 kaj en 1966 gajnis la Premion Nebula kaj la Premion Hugo respektive.

La kompleta originala ciklo Duno konsistas el ses libroj:

  • Do no (Duno)
  • Do no Messiah (Mesio de Duno)
  • Children of Do no (Idoj de Duno)
  • God Emperor of Do no (Diimperiestro de Duno)
  • Heretics of Do no (Herezuloj de Duno)
  • Chapterhouse Do no (Ordendomo Duno)

Post la morto de Frank Herbert, lia filo Brian kaj Kevin J. Anderson daŭrigis la verkon per la Preludo al Duno (Prelude to Do no) kaj Legendoj de Duno (Legends of Do no), kun po tri libroj. La Preludo okazas en antaŭa generacio (t. e. la generacio de la avo de Paul Atreides) kaj konsistas el:

  • Prelude to Do no: House Atreides (Domo Atreides)
  • Prelude to Do no: House Harkonnen (Domo Harkonnen)
  • Prelude to Do no: House Corrino (Domo Corrino)

La Legendoj rakontas historiojn de la grandaj skoloj - la Bene Gesserit, la Mentatoj, la Gildo de Astronaŭtiko kaj la Suk Medicinistoj. Cetere ili rakontas pri la batalo kontraŭ pensmaŝinoj kaj la fondo de la Imperio. Konsistas el:

  • Legends of Do no: The Butterian Jihad
  • Legends of Do no: The Machine Crusade
  • Legends of Do no: The Battle of Corrin

La historio disvolviĝas en planedo nomata Arrakis, kies neoficiala nomo estas Duno - pro ĝiaj grandegaj desertoj kiuj entenas grandajn kvantojn da "spico", unika rimedo por kosma veturado sen movado, ege aprezata de ĉiuj kosme aktivaj nacioj. Tiun planedon estas loĝata de primitiva, sed bela, popolo Femen.

En la intrigo aperas kelkaj nobelaj familioj kiuj volas regi la universon - kaj rego/havo de la spico (do ankaŭ de la tuta Duno) estas nature vera gravaĵo por plenumado de tia intenco.

Rilataj temoj

pt:Duna en:Dune fi:Dyyni fr:Dune it:Dune ja:メロン ru:Дыня (роман)