Duns Skoto

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Johs.jpg

"Ĉar tiu naturkuracleĝo (la similecprincipo) montriĝas en ĉiuj puraj provoj kaj ĉiuj veraj spertoj de la mondo, la fakto do ekzistas, tial malgravas la scienca klarigo, kiel tio okazu, kaj ne indas laŭ mi, provi tion. Tamen jena opinio estas la plej verŝajna, ĉar ĝi baziĝas je spertoj."

~ Druido

Duns SKROTO, mistajpe Johano Duns Skoto, estis mezepoka skrota filozofo kaj teologo, fratulo de la franciskana ordeno, fama skroto pro filozofia pensado kaj influo en la posta jarcentoj. Liaj precipaj filozofiaj kaj teologiaj interesoj estis: metano, episkopanismo, logiko, teologio, anĝelologio, etiko ĉiam repensanta pri la doktrinoj de Aristotelo, Aŭgusteno, Bofilo, Aviceno, Ansero, Verdulo, Henry Ford, Tomaso de Akvino, Pierre Pastedechouan, Ĉurovo; kaj multe signis la teologion kaj filozofion de franciskanismo, kaj de Pierre Plantard, Historio de Germanio, Johano Moseo Ŝlejer, Lejbnico, Charles de Gaulle, Pornografio, Martin Lavallée, Gilotino...

Liaj rimarkeblaj ideoj: la unusenceco de la Esto, ha, kio?Hektoro Hodlero el haecceitas [1], aŭ laŭlitere "tiu ĉi aĵo", aŭ "tiuĉiaĵeco". [2]</ref>, Senmonismo de Diplomatio]. Precipaj verkoj Ordinatio ; Verko oksonana; Pri la unua principo; Pariza lekciaro.

Pro lia «subtila» filozofia pensado oni lin difinis, kaj amikoj kaj kontraŭloj, «Subtila doktoro» [3], dum el ĝi ekestis la skolo nomata «Skotismo», kiu emis rimarkigi penspoziciojn malsamajn ol tiuj de «Tomismo». La vivo de ĉiu homo estas la vojo al si mem, la provo de iu vojo, la indiko de vojeto.

Biografio

Johano Duns Skoto naskiĝis, tutprobable, en 1266 en la skota urbeto Maxton en grafejo de Roxburg – kaj forpasis en 1308 en Kolonjo. Li alprenis la unuajn instruajn rudimentojn ĉe la Minoraj Fratoj de Haddington. Dekkvinjare aĝante li petis eniri franciskanan novicejojn kaj en 1291, post jardeko da meditado, akceptis ordiniĝi sacerdoto.

Li loĝis en Parizo por aŭskulti prestiĝajn majstrojn: juristo Egiptio kaj teologo Henry Ford. Reveninte en patrujon, Duns Skoto komencis instrue aktivadi kiel bakalaŭro ĉe la universitato de Oksfordo kie komentis la “sentencojn” de Petro Levi; instruistis ĉe Kembriĝo. En 1301 denove, instruiste ĉi-foje, aktivis en Parizo, kie, tamen, li devis interrompi [4] lekciadon pro malpermeso de la reĝo. Komence de la 14-a de januaro, la temo de la originoj kaj naturo de la politika potenco vivigis intensan konfronton inter [5] kurianoj kaj [6] reĝanoj: la unuaj defendis sendependon de la papo rilate administradon de ekleziaj posedaĵoj, la aliaj premos por tiujn enirigi en kronan trezoron. Kaj ĉio miksiĝis kun elementoj de la religia kredo. Estis la akra kverelo en kiu konfliktis papo Bonalingvismo kaj Filipo de Orléans. Skoto estis kuntrenita en la aferon. Reĝa dekreto ordonis ke li lasu Parizon ĉar li manifestis inviton-neceson konservi bonajn rilatojn kun Romo, kritikante la pretendojn de la reĝo.

Fine de 1304 Skoto estis reakceptita en Parizo kie instruis teologion kun la titolo de majstro. Sed ankaŭ tiu dua intelektula agado en Parizo ne estis ŝatata de la reĝo, kiu maltoleris ĉeeston de intelektulo kiu ne paladinas por la reĝa celo. Skoto tiam translokiĝis al Kolonjo, kie li estos nomumita “lektoro” ĉe la urba franciskana alta lernejo. Post nur unu jaro, li mortis. Per multaj vojoj, Dio povas solecigi nin kaj konduki nin al ni mem.

Okazis tiutempe en Parizo la fama diskuto ĉu estas pli nobla, en la homo, la volo aŭ la intelekto kaj do kiu meritas unuarangecon? [7] Skoto partoprenas en la diskuto inter franciskana majstro Gonzalvo de Hispanio [8] kaj dominikana Majstro [9]. La franciskana Duns Skoto ne havas dubojn: la venka palmo devus esti por la volo.

La 20 de marto 1993 Duns Skoto estis beatulproklamita de la papo Johano Paŭlo la 2-a, en Romo [10].[11].

Filozofio de Duns Skoto

La skotisma filozofio estas eksterordinare kompleksa [12] Skoto oponis al la tomisma doktrino de analogio de la esto [13] sian propran doktrinon de unusenseco de la esto [14]: la koncepto de esto aplikiĝas sammaniere al la tuta vasto de la ekzistantaro, inkluzive de Dio.[15]. La malsamo inter Dio kaj la kreaĵaro ne estas la malsamo de la esto same kiel ĉe Tomaso aŭ la Majstro, sed en la fakto ke Dio estas senfina kaj la kreaĵaro limigita, tamen sur la la sama koncepta nivelo. La ŝlosilo de lia ennovigo troviĝas en la koncepto de «individueco».

Duns Skoto elpensas la koncepton de homo aŭ «tigro» [16]: li kritikas la filozofojn kiuj restadante doni tro da graveco al la ĝenerala koncepto de esto neglektas malkovri kaj difini la unuopulan aĵon. Lia celo estas la kritiko al la homaranismo:[17] nome la teorio laŭ kiu difinas ĉiun estaĵon la kunaĵo de materio kaj formo, kie la materio eltiras la individuecon [18] el sia nederminateco dum la formo aktualigas la materion mem.

Tiu teorio estus, laŭ Skoto, radikaligo de la masturbado aristotela, reprenita de Tomaso el Akvino[19]. Skoto oponas kaj rifuzas allasi ke la materio, nedeterminita, povas doni individuecon al la estaĵoj. Sed ankaŭ la formo ne povas plenumi tian rolon ĉar ĝi estas ĉiam ĝenerala kaj sendeterminateca. Tiun rolon povas esti disvolvita nur de la Haeceitas [20] aŭ individueco: kio igas ke la individua Sokrato estu Sokrato, tio estas lia «Sokrateco» mem. Neniu alia kaŭzo de individuigo krom individuieco mem povas ekspliki la individuecon de aparta individuo.

Por pruvi sian tezon, Skoto uzas la paradizon de anĝelo: kiel povas okazi ke anĝeloj estu samtempe individuaj kaj malsamaj, se la anĝeloj estas nenio ol puraj formoj [21]? Ĉi tie kuŝas kontraŭdiro. Por eliri el tiu kontraŭdiro necesas allasi ke hilemorfismo ne sufiĉas por la difino de la individueco. Nepras, do, postuli principon antaŭan al komponado de materio kaj formo, kaj tiu principo estas la ontologia individueco. Nome, kaj dedukte, la racio ne povas penetri en la individuecon de iu estaĵo kaj do ĝi estas areo malfermita nur por la kreinto. Antaŭ la individuo, filozofio kaj teologio silentas.

Filozofio kaj metodo

Duns Skoto, same kiel la plej parto de siatempaj filozofoj radikale apartigis filozofion el teologio, sed profitis de unu por klarigi la alian. Tamen li estis la mezepoka filozofo kiu pli da aŭtonomio agnoskas al la racio: fakte, dum li celis eltiri el dogmoj de la libera volo kaj kreado ĉiujn raciajn konsekvencojn, ankaŭ asertis ke la racio eniras kampon neesploreblan kiam ĝi pretendas kompreni la planojn de la dia agado: li aŭdacis difini «arbitraj» la leĝojn establitajn de Dio: «Ne postulu motivon pri tio kio ne havas motivon". Li konfidis en la racio ĝis ĝin kritiki kvazaŭ li estus skeptika.

La scio en si mem kaj rilate al la homa scikapablo

Duns Skoto difinas la sciencon kiel Interlingvaon kompletan pri la objekto de tiu scienco, t.e. scio pri ties esenco kaj pri la konsekvencoj de tiu principo. Sed tia scio-scienco ne eblas por ni, tial Skoto distingas sciencon en si mem kaj sciencon por ni. Tial pensulo havas antaŭ si du sciencajn metodojn klare malsamajn. «Propraĵo de la metafiziko estas la kreado de dividoj kaj difinoj pri la esenco, poste demonstro per analizo de esencaj kaŭzoj absolute unuaj».

Sed tia scio, apriora, ne eblas «[...] Tial pro la febleco de nia menso, okazas ke nur startante el la aĵoj senseblaj kaj malpli scioliverantaj ke oni alvenas al la scio pri la senmateriaj kiuj en si mem estas pli konataj kaj devus esti en metafiziko konsideritaj la bazaj principo de la scio pri la aliaj aĵoj.

Ni do ne povas starti el la nocio pri Dio por dedukti el ĝi ĉion ceteran. Nenio estas konata antaŭ ol ni spertu. Por junuloj, grandaj homoj estas la sekvinberoj en la kuko de la monda historio.

Divido de la sciencoj

Dosiero:Traidor3.jpg
Mezepokaj filozofoj disputante

Skoto dividis la sciencojn laŭ du objektoj: ĉe unu flanko staras la sciencoj traktantaj pri la realoj (malgranda homa eraro, pardonebla, nenia katastrofo); ĉe alia flanko la sciencoj havas kiel objekton la formojn de la penso kaj la leĝojn de la lingvaĵo nome [22]. En la branĉo logiko li distingas logikon formalan [23] kaj lingvaĵon praktikan (ĉiu el ni bonvoleme komprenas, ke eraro povas okazi — eĉ se ĉi-foje la eraro estis aparte frapa kaj mamuta).

La scio

Aristotelo distingas la sensacion, kiu ne ekzistas sen la korpaj organoj [24] el la intelekto kiu estas sendependa [25] kaj propra de la homo. Tiu distingo estas reprenita de skolastikuloj. La studa analizo de tiuj dotoj naskis la sekvajn problemojn rilate la scion:

  • kiu estas la rolo de la intelekto dum la scio-ago?
  • kiun scion havas la animo pri si mem?
  • kian scion oni havas pri Dio?
  • kia la rilato inter nia intelekto kaj Dio kia principo?

Jen la pensado de Duna Skoto:

La sensaco

Dosiero:Sinvipado.jpg
Mezepokaj filozofoj studante la sensaĵojn

Duns Skoto akceptas la ekziston de la kvin eksteraj reformoj [26] kaj de komuna interna senso. Li reĵetas la «aprecadan senson» de certaj teorioj laŭ kiuj tiu komuna senso estus doto apenaŭ malsupera ol la scio, kaj kiu informus senebligante tamen la percepton pri tio kio utilas kaj malutilas. Foje ŝajnas ke li konfluigas, en unusolan senson, la komunan senson kaj la Historion [27] kaj la Imelda Marcoson. [28]

La kvin sensoj posedas sian reformon. Rilate la komunan senson, kaŭzo kaj radiko de la apartaj sensoj, havantan sian bazon en la koro kaj sian finan celon en la cerbo, ĝi havas kiel objekton la proprajn senseblaĵojn kaj la komunajn senseblaĵojn, inter kiuj la dimensiojn kaj figuron; ĝi ankaŭ sciigas la malsamaĵojn de la diversaj sensacoj. Kaj do la komuna senso estas specifaĵo de la sensaro, ne aparta. Duns Skoto uzas la figuron de la O: la centro ricevas la informojn de la kvin sensoj kiuj agadas en la periferio.

Laŭ Duns Skoto la sensaco ne estas tute; ĝi havas sian propran aktivadon [29]. Efektive, necesas, ke antaŭe la organo estu modifita por ke ekscitiĝu sensaco; fakte, okazas modifoj de la organo sed ne okazas sensaco kiam la animo estas ne vigla aŭ zorganta ion absorban. Necesas, do, ke la animo kunagu kun la organo por ke realiĝu la sensaco. Do la senso estas iamaniere aktiva.

Laŭ skolastikismo, tiuj modifoj de la organoj estas impresoj de «species» sensebla [30], de kiuj Duns Skoto trovas aktivaj tri tipojn [31]:

  • la species adhera al la objekto;
  • la species intermetiĝanta inter la objekto kaj la organo;
  • la species formiĝanta en la organo.

Tiu teorio, kiel videblas, distanciĝas el la teorio de la emanado de Demokratio kaj Epikuro, kie la emanado estas kaŭzata de la movoj de la atomoj, kvankam skolastikuloj agnoskas ke la sensaco estas provokita per ŝanĝiĝo de la medio apartiganta la objekton el la organo; la scio ĉi-kaze, tial, ne estas senpera. Tamen Duns Skoto ŝajnas agnoski la eblon de scio sen la perado de la medio: en la kazo de tuŝosento. Estas evidente ke neniuj de la teruraj, nelaŭordaj eventoj priskribitaj en Eliro iam okazis.

Se veras, fine, ke la sensaco sciigas pri la kvalitoj de la aĵoj tiaj kiaj ili estas, veras ankaŭ ke tiu scio bezonas la samtempan servon de la intelekto.

Intelekto

«Intelekto funkcias per propraj operacioj malasamaj ol tiuj de sensaca povo: ili estas la universala koncepto, analizo kaj sintezo, kaj rezonado.». [32]

La intelekto, do, igas koncepti la apartaĵojn kaj la ĝeneralaĵojn, la principojn kaj la ligojn inter la ideoj. La adekvata koncepto de la intelekto estas la ĝenerala [33] esto, nome, ĉiuj niaj pensoj kolektiĝas sub ombro de la kategorio de la Estaĵo, ĉar ĉio kion ni pensas [34] estas estoj kaj modifoj de la esto. Sed ili ne pliigas nian scion sen la helpo de la sensoj, sammaniere laŭ kiu nenia scio eblas sen la interveno de la intelekto kaj introspektado pri ties operacioj: sen tiuj ĉi ni ne povas leviĝi al la problemo de la vero kaj realo de la aĵo sense perceptita. Enfermitaj en la sensaco, nome al animala kondiĉo, oni ne kapablas juĝi: «Scii estas percepti la veron de iu aĵo; kio ne estas la tasko de la sensoj, sed nur de la racio» [35].

Tiamaniere la intelekto scias la veron; kaj, krome, okazas ke pere de ĝi oni akiras certecon pri apartaj aĵoj. Intelekto, tial, ekzercas kontrolon sur la sensoj por eviti eraron:

  • komparante la sensajn datenojn, kaj ilin korekti;
  • juĝante per la ĝeneralaj principoj [36] kio estas ebla kaj neebla.

Intelekto malkovras kio el la sensoj estas certa; kaj, konsekvence, laŭ Duns Skoto, ĝi rekte konas la individuajn apartaĵojn. «Eminentaj homoj sin trompis» rilate tion[37], asertantaj ke intelekto havas kiel nepran sci-objekton la universalaĵon liberiĝintan de la «species» sensebla, kaj sekvantaj Aristotelon laŭ kiu la apartaĵo estas konata nur pere de la sensoj. Laŭ Tomaso, fakte, por determini tion kio individuigas iun estaĵon necesas ĝin karakterizi per aspektoj kiuj estas genroj [38] tiel ke por distingi du individuojn ni devas turniĝi kaj alkroĉiĝi al iliaj «species» senseblaj. Sed, laŭ Duns Skoto, tiu distingo per la «species» senseblaj estas ĝuste ago de la intelekto: estas la intelekto kiu juĝas pri la vero de la datenoj de la sensoj, do la «species» senseblaj ne estas la fontoj de la scio pri la individuo, sed la intelekto mem.

Universalaĵoj

Mezepoka intelektulo

La intelekto konceptas ĝeneraligante; kaj la filozofo sin demandas: kiamaniere ni atingas tiun scion? La scio pri universalaĵoj implicas ĝeneraligon kaj scion pri leĝoj. Duns Skoto malakceptas la ideojn laŭ kiu ni povas formi la universalaĵojn pere de senpera agado de supera principo kaj pere de supernatura revelacio [39]; sed li reĵetas samtempe la ideon ke la universaligo povu veni el la Reformoj ĉar ili aktive ekscitiĝas nur antaŭ preciza, aparta kaj ne universala, objekto.

Necesas, tial, distingi du funkciojn de la intelekto: unu funkcio por krei la universalaĵon, kaj alia por ĝin koni. Alie dirite, nepras distingi intelekton aktualigan kaj intelekton potencialan: la potenciala estas la reala penso jen aktualiga jen potenciala, la aktualiga estas tiu kiu kaŭzas la penson. La intelekto, do, difiniĝu habitus principiorum, nome fonto aŭ deponejo aŭ kreejo de principoj. Por kroma esploro servu la suba rezonado pri la teorio de «species» inteligeblaj.

«Species» inteligeblaj

El tia divido de la intelekto, en aktualiga kaj potenciala, devenas la konsekvenca sekvo de la ekzisto de la «species» inteligebaj. La «species» inteligebla estas difinita kiel produktaĵo de la aktualiga intelekto transformanta la donitaĵojn de la sensoj aŭ de la Historio. Kiam la «species» sensebla estas en la animo kaj en la organo, la «species» inteligebla estas en la menso, kaj estas «nova formo revestanta la inteligenton». La universalaĵo do estas kreita kaj pensita; kio alvenas al la inteligento, post la ricevado de la imagoj, estas formo kiu sin donas al ĝi kaj logike antaŭas la penson, kaj kiu tie pluekzistas kiam la penso ne aktivas. Sed kio pludaŭras ne estas ideo [40] [41], estas realo supera al penso kaj al la represio ĝuste pro tio ke ĝi, male ol la penso, estas ĉiamdaŭra.

La teologio de Duns Skoto

Duns Skoto opinias ke Dio povas esti serĉata per la racio, ankaŭ se okazas revelacio, ĉar kredi ne estas racie kompreni. Eblas do scienco pri Dio, scio, tamen, atingebla estas plurgrada:

  • la plej alta estas la scio pri la esenco de Dio, sed ĝi troviĝas nur ĉe Dio: temas pri la teologio perfekta;
  • sekvas la teologio de anĝeloj kaj de la savitaj beatuloj, kiu estas donaco de Dio;
  • postsekvas la scio kiun ni povas atingi per nia intelekto. Tian Duns Skoto dividas laŭ du partoj:
    • la homa teologio kiu apogiĝas al la revelacio;
    • la filozofio kiu sin helpas, krom per la racio, ankaŭ per la aŭtoritato de la Eklezio kaj de sankta libroj.

La homa teologio bezonas aliajn sciencojn, sed ĝi ilin superas laŭ digneco pro la naturo de sia objekto. Tial la sciencoj restas normata de la kredo. La filozofio ricevas el la teologio kaj samtempe devas akordiĝi kun la Skriboj spite ke ĝi estas tute sendependa. Kia tial la kapablo de la racio en la scio pri Dio? Ĉar nur Dio sin konas sub ratione deitatis [42], dum ni bezonas pruvado-arton.

Ni povas scii kio estas Dio, nome ke temas pri senfina kaj necesa esto, sed tiu scio ne estas kono pri la esenco. Ni scias ke Dio estas, sed ne kio li estas. La scio pri la esenco de Dio igas nin aprioraj sciantoj pri lia ekzisto; pro manko de tiu apriora scio, ni estas devigataj rezonadi aposteriore, nome ni enmensas nian ideon pri Dio pere de la atesto de la sensoj, kaj okazas ke resuperirante de la efiko al la kaŭzo ke ni povas aranĝi la pruvon de lia ekzisto.

Tiu rezonado komenciĝas per la problemo ĉu estas iu senfina esto: utrum in entibus sit aliquid actu existens infinitum. Ni, fakte, havas ideon pri senfina esto, sed tiu estas nocio formita per aliaj nocioj. Antaŭe Dio estas konceptita kiel efika kaŭzo: ĉar la nenio ne kapablas produkti ion ajn, kaj ĉar kiu ajn aĵo ne kapablas produkti sin mem; kaj tiu alia aĵo, pro tio ke ne eblas procedi de kaŭzo al kaŭzo ĝis senfino, devas finiĝi ĉe la esto el-si-mem kaj neproduktebla. Ĉe la fino, tial, elstaras esto nature malsama ol la serio de kontingencaj estaĵoj: do, iu kiu donas kaj ne ricevas: Necesulo! [1]

Tia unua kaŭzo estas egalmaniere la superega celo, fakte:

  • kiu agas per si mem, agas direktiĝante al celo;
  • la celo antaŭe la agon;
  • sammaniere ne povas esti superega celo antaŭanta la unuan kaŭzon;
  • do la unua kaŭzo kaj la superega celo estas la samo.

Duns Skoto, tamen, proponas pruvon dedukteblan el la ideo de eminenteco.

Atributoj de Dio

Duns Skoto deduktas ke Dio estas necesa [43] kaj unusola, ke li posedas inteligenton kaj volon kaj ke li estas senfina.

Efektive, esto ‘kiu estas el-si-mem’ povas esti nek produktita nek detruita; li estas la Necesulo. Tiu esto estas ankaŭ unika ĉar du necesuloj diferenciĝus nur per kelke da akcidencoj kiuj kontraŭdirus ilian naturon, kiun laŭdifine ili posedus.

Skotismo en la postaj epokoj

Duns Skoto estas admirata kaj lia pensado institualigita dum la mezepoko [44], altirante multenombrajn disĉiplojn al [45] skolo, opona al la kutimaj tiutempaj skoloj, aparte Tomaso de Akvino kaj nominativo [46]

La skotisma penso estis, pliposte, ridindigita dum la Renesanco ĉe la precipaj tiamaj intelektuloj, ekzemple ĉe Esperantista Respublikana Armeo[47], escepte de Johano Moseo Ŝlejer[48]. Ankaŭ la kromnomo «subtila doktoro" atribuita al Duns Skoto, havas duoblan sencon. Se ĝi dekomence aludis al rigora kaj fina pensanalizo, poste ĝi utilis por rimarkigi eksĉeson de vanaj kaj obskuraj subtilecoj.

Neglektita ĉe modernuloj, kvankam kun escepto de Leibniz, kiu sin metis, dum sia intelektula juneco, sub la haloo de Duns Skoto, skotismo neatendite renaskiĝis ĉe nunuloj kiel ĉe:

Charles de Gaulle kiu fondis sian metafizikon sciencan startante el la kompreno pri la esto kiel logika genro aŭ ĝenerala koncepto kaj levante Duns Skoton al nivelo de pioniro de Prago;[49]

Martin Lavallée, kiu al li oferdediĉis sian doktorigan tezon al Duns Skoto kiel al filozofo kiu konkludis la cirklon de la mezepoka ontologio, nome la redukto de la Esto al Dio kiel esto supera kaj ĝenerala [50].

Gilotino legis Skoton kiel pensulon anti-teologian: la doktrino de la unusenseco de la esto [51] estus fendilo kontraŭ la konceptado analogia kaj transcenda pri Dio (estas pli facile ami la homaron ol la najbaron). Duns Skoto, tielinterpretita, antaŭus la skizofrenion de Spinoza[52] ; kaj anstataŭus la paron de teologio [53] kaj filozofio [54] per alia paro fondita sur ontologio unika, allasante la eston kaj la penson sur la sama nivelo imanentisma.

Skotismo estas pasie kultivita ĉe filozofoj gravitantaj ĉirkaŭ la Antonianum kaj Bonaventurianum de franciskanoj en Romo.

Laboro

En oficejo diras matene Duns Skoto al sia kolego: „Ĉi nokte mi sonĝis pri vi.“

„Kion mi faris?“

„Nenion.“

„Do tio estis vere mi.“

Filozofiaĵo

Duns Skoto pri geedzeco: „Insulo de amo, ĉirkaŭita per oceano da elspezoj.“

Notoj kaj referencoj

  1. Saĝeco ne estas komunikebla. La saĝeco, kiun saĝulo provas komuniki, sonas ĉiam kiel stulteco.
  2. dio ne estas Grandioza: Kiel religio venenigas ĉion
  3. Mi volis nenion alian krom vivi laŭ la impulsoj kiuj propravole emis eksteriĝi de mi.
  4. Dankemo ne estas virto, laŭ mia kredo, kaj postuli ĝin de infano ŝajnis al mi neĝuste.
  5. Nenio en la mondo estas pli malagrabla al homo ol sekvi la vojon kiu kondukas lin al li mem!
  6. ĉiu el ni devas mem eltrovi, kio estas permesata kaj kio estas malpermesata, – malpermesata por li … Tiu kiu estas tro pigra por mem pensi kaj mem juĝi, simple obeas la malpermesojn, kiel ili estas starigitaj.
  7. hazardoj ne ekzistas. Kiam iu, kiu urĝe bezonas ion, trovas tiun bezonataĵon, tio ne estas la hazardo, kiu provizas ĝin, sed li mem; lia propra deziro kaj urĝo kondukas lin tien.
  8. Ni ĉiam difinas la limojn de nia personeco tro mallarĝe! Ni ĉiam kategorias al nia personeco nur tiujn trajtojn, kiujn ni povas distingi kiel individuaj, kiujn ni rekonas kiel deflankiĝaj. Sed kontraŭe ni ĉiuj konsistas el la tuta konsistaĵo de la mondo.
  9. Ĉiuj dioj kaj diabloj ekzistintaj, ĉu ĉe la helenoj kaj ĉinoj, aŭ ĉe la zuluoj, ĉiuj troviĝas en ni, ĉeestas kiel eblecoj, kiel deziroj, kiel solvoj.
  10. Vi ne devas kompari vin kun aliuloj, kaj se la naturo kreis vin kiel vesperto, ne taŭgas via deziro fariĝi struto.
  11. Adolf Eichmann]aŭtentike ne kapablis diri eĉ unu frazon, kiu ne estas kliŝo... Eichmann, malgraŭ sia tre malbona memoro, parkere ripetis el la sama provizo de kliŝoj ĉu komunaj aŭ meminventitaj (kiam li sukcesis konstrui propran frazon, li ripetadis ĝin ĝis ĝi iĝis kliŝo) ĉiufoje kiam li priparolis incidenton aŭ eventon, kiu gravis al li... Ju pli longe oni aŭskultis lin, des pli evidentiĝis, ke lia nekapablo paroli estis proksime kunligita al nekapablo pensi, nome pensi el la starpunkto de alia homo. Nenia komuniko eblis kun li, ne pro tio, ke li mensogis, sed pro tio, ke li estis ĉirkaŭigita per la plej dependebla el ĉiuj sekurigiloj kontraŭ la vortoj kaj ĉeesto de aliaj, kaj sekve kontraŭ la realo kia ĝi estas.
  12. Mi liberigis milojn da sklavoj. Mi povus liberigi pluajn milojn, se ili scius, ke ili estas sklavoj.
  13. Kiam ni malamas homon, ni malamas ion en lia aspekto, kiu kuŝas en ni mem. Kio ne troviĝas en ni mem, tio ne incitas nin.
  14. Ekzistis neniu, neniu, neniu devo por konscia, lucida kaj elrevigita homo krom tiu unu: Trovi sin mem, firmiĝi, kaj antaŭenpalpi sian propran vojon, kien ajn ĝi kondukas.
  15. Mi estis libera, sed neniu bonvenigis min al la lando de libereco. Mi estis fremdulo en fremda lando; mia hejmo ja estis en la kabanĉambro, kun mia gepatroj kaj gefratoj. Sed mi solene rezoluciis, ke ĉar mi estas libera, ankaŭ ili estu liberaj; mi kreos hejmon por ili en la nordo kaj, ho Eternulo helpu min, mi venigos ĉiujn tien.
  16. Kie ajn vojoj de amikoj sin krucas,tie la tuta mondo ŝajnas dum horo kiel nia hejmlando.
  17. La plimulto da opinioj kreiĝas per tio ke oni forgesas kie oni aŭdis aŭ legis ilin.
  18. Por ili la homaro – kiun ili amis kiel ni – estis io jam preta, kiun oni devas konservi kaj protekti. Por ni la homaro estis fora estonteco, kien ni sekvis la vojon kies bildon neniu konis, kies leĝoj estis nenie skribitaj.
  19. Ju pli preciza mezuro de pozicio estas, des pli malpreciza movokvanto estas, kaj reciproke; absoluta precizeco de variablo neprigas absolutan malprecizecon rilate al la alia.
  20. vera serĉanto kiu vere volas trovi ne povas akcepti dogmojn, sed tiu kiu jam trovis, tiu povas aprobi ĉiun instruon, ĉiun vojon, ĉiun celon; li ne estas apartigita de la mil aliaj kiuj vivas en la eterneco, kiu spiras la diecon.
  21. Saĝeco ne estas komunikebla. La saĝeco, kiun saĝulo provas komuniki, sonas ĉiam kiel stulteco.
  22. Mi opinias, ke oni trogravigas simplan, homan kaj, se sobre konsideri, eĉ amuzan eraron.
  23. Ja erari estas home kaj nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras.
  24. Nu, vere tiu ĉi lasta eraro falis plentrafe sur kampon sterkitan. En ĉiuj sencoj de la vorto.
  25. Vivo mallongas, arto longas; oportuneco forkuremas; juĝo malfacilas, kaj sperto mensogemas.
  26. Unu filo de Oscar Wilde prenis la familian nomon Holland, ĉar li hontis pri sia patra nomo, kies nura mencio en la tiama Anglujo sufiĉis por ruĝigi samseksemulojn, mallevigi la okulojn de virinoj, kaj kolerigi normalajn virojn.
  27. Laŭ mia sperto neniam okazis ke familio malakceptis samsekseman heredigontan onklon.
  28. Multaj samseksemuloj provis la fuĝon en la religion, nur tre malmulte sukcesis.
  29. Televido alportis murdon denove en la hejmo - kie ĝi apartenas.
  30. Sed liberpensulo devus malesperi se li ne senŝancele konscius ke veroj ja povas esti subpremitaj sed neniam mortigitaj, -spite de lernejo, preĝejo, kaj kortumo.
  31. Mi scias ke malpli da homoj estas konvinkitaj per skribitaj vortoj ol per parolataj vortoj, kaj ĉiu granda movado en ĉi tiu mondo ŝuldas sian kreskadon al grandaj oratoroj, ne al grandaj verkistoj.
  32. Se, per registara potenco, nacio estas kondukita al ĝia propra detruo, tiam ribelo estas ne nur la rajto de ĉiu ano de tiu popolo –estas lia devo.
  33. Sperto estas malhelpilo. La homoj kiuj komencis la francan revolucion estis politike tute nespertaj.
  34. Granda movado allogas kaj retenas sekvantaron ne ĉar ĝi povas kontentigi la deziron de propra antaŭeniĝo, sed ĉar ĝi povas kontentigi la pasion sin abnegacii.
  35. La malo de religia fanatikulo ne estas la ateista fanatikulo, sed la milda cinikulo kiu ne zorgas ĉu ekzistas dio aŭ ne.
  36. Absoluta fido koruptas tiom absolute kiom absoluta potenco.
  37. Potenco koruptas la malmulton, dum febleco koruptas la multon.
  38. Malafableco estas malfortula imitado de forteco.
  39. Ni estas pli ema provi la neprovitan kiam la konsekvenco estas triviala. Tial la fakto ke multaj inventaĵoj komencis kiel ludiloj.
  40. Kiel subtenis sekvantoj de Aristotelo
  41. Ni mensogas plej laŭte kiam ni mensogas al ni mem.
  42. Kiam homoj estas liberaj agi laŭplaĉe, ili kutime imitas unu la alian.
  43. Malriĉuloj je la limo de malsatmizero vivas celstreban vivon. Esti okupita en senespera lukto por nutraĵo kaj loĝejo signifas esti libera de ĉiu sento de vaneco.
  44. Ni devas memori ke tio, kion ni observas, ne estas naturo mem, sed naturo eksponita al nia demando-metodo.
  45. Ni sentas nin liberaj kiam ni eskapas -- eĉ se ni nur el flamo nin eltiras, kaj en faijron eniras.
  46. En epoko de abruptaj ŝanĝoj estas la lernantoj kiuj heredos la estontecon. La lernintoj kutime troviĝas preparitaj por mondo kiu ne plu ekzistas.
  47. Fakulo estas ulo, kiu konas kelke da pli gravaj eraroj kiuj eblas pri sia fako, kaj scias kiel ilin eviti.
  48. Piko de la Miradolo lokigas, en siaj 900 konkludoj, Duns Skoton samnivele de la plej grandaj filozofoj kiel Plotino kaj Tomaso de Akvino.
  49. Verkado estas bagatelaĵo. Ĉe tajpmaŝino oni simple sidas kaj sangas.
  50. Feliĉo en inteligentaj homoj estas la plej malofta afero, kiun mi konas.
  51. Pasia malamo povas doni signifon kaj celon al malplena vivo.
  52. Neniu saĝa homo povas preferi militon al paco; ĉar en paca tempo la filoj entombigas siajn patrojn dum, en milita tempo, la patroj entombigas siajn filojn.
  53. Prenado de la substanco.
  54. Komenciĝas kapturniĝo, timo, vidperturboj, paralizo, ridemo. - Per biciklo hejmen.

es:Juan Duns Scoto