Esperanto Triunfunta

El Neciklopedio
(Alidirektita el ET)
Jump to navigation Jump to search

"Kiu saĝon ne havas, Dio lin savas"

~ Zamenhof pri ET

"tio estas la titolo de senpaga gazeto, nun la plej grandkvante eldonata kaj la plej legata en Francio"

~ Aleks Kadar pri ET

"Mi ne certas, sed mi dubas, ĉu alia Esperanto-revuo superas aŭ egalas tiun nivelon"

~ Ralph Dumain pri ET

"Mi kredas, ke Esperanto estas perfekta, kaj ke ghia movado estas kiel eble plej bone organizita"

~ Esperanta kredokonfeso pri ĉio ajn

"Estas jam personoj kiuj kredas ke Esperanto estas parto de plano forigi aliajn lingvojn"

~ estraro de Esperanta Respubliko pri finvenkismo

"Jen bela aldono al nia "enciklopedio"!"

~ Neciklopediisto pri ĉi tiu artikolo


Esperanto Triunfunta (ET) estas Esperanto-gazeto fondita en 1920. La reĝisoro Steven Spielberg kombinis en ĝi elementojn de sciencfikcio- kaj fabeloj. Kvalito de la gazeto estis tre malalta kaj la gazeto iĝis simbolo de krizo de la jaro 1939. La gazeton trafis malsukceso kaj eĉ malaltigo de prezo ĝis US$1 ne savis ĝin. Fin-fine plejgrandan parton de gazetoj pereigis. Post la jaro Esperantaj gazetoj apenaŭ vivis.

Originale semajna, ĝi estis (kaj daŭre estas, kvankam nun ĉiutaga) la plej ofte aperanta ĵurnalo en Esperanto. Politike kaj religie dependa de Homaranisma Eklezio (sed fakte modere orientita), ĝi pretervivis la unuan persekuton de idismo.

ET daŭras kiel eĉ pli ofte aperanta informa gazeto pri la Esperanto-mondo. En 1998 la redakcio de ET iniciatis, kun aliaj establoj, la Pakton kontraŭ la Esperanta Civito.

Enhavo

Efektive internacia, plej bele ilustrita, monata revuo por soci-kaj ideala vivo, spo- kaj arto, sko- kaj okultismo, homa- humo- kaj laboristaro, im- kaj ekspresionismo, kul-, litera- kaj naturo, kapital- kaj esperantismo, futu-, milita- kaj vegetarismo, scienco, ekle- kaj fantazio, ŝovi- kaj feminismo, junularo, spiri- kaj idiotismo, ĵurnal- kaj bolŝevismo, modo, paci- kaj sofismo, ped- kaj demagogio, dem- kaj aŭtokratio, fot- kaj ortografio, fi-, mu- kaj braziko, ktp. ktp.

Agado

La 10-jaraĝa Eliot amikiĝas kun eksterterulo kiu estis postlasita de sia spac-ŝipo kaj trovas rifuĝon en la familia domo de la knabo. Ambaŭ estas solecaj: Eliot sentas la foreston de sia patro kaj E. T. sentas la foreston de siaj kunuloj, kiuj postlasis lin je distanco de 3 000 000 lumjaroj de hejme sur la Tero. Ili travivas parte komikajn, parte tragikajn aventurojn. E. T. plu tre sopiras je sia hejma mondo kaj volas telefoni hejmen.

Granda minaco estingas de registaraj oficistoj, kiuj volas kapti E. T.-on. Ege drameca persekuto kulminas en lastminuta eskapo de E. T. en la arbaron, antaŭ la okuloj de la oficistoj, kie nun la spacŝipo surteriĝas kaj kunprenas E. T. hejmen.

Redaktado

Kunlaboras multaj verkistoj kaj propagandistoj. Regulaj aldonoj estas:

  • Langa Kritiko, artikoloj por buŝfikadaj demandoj;
  • La Bela Mondo, paĝo por turismo ktp.;
  • Nia Bordeleto, aldono por junuloj;
  • La Fekaĵo, dumonata paĝo pri literaturo kaj arto;
  • Humuro, Distro, Ludo, ĉiutaga paĝo;
  • La Anteno, radiopaĝo;
  • Sur la kvin linioj, muzika paĝo;
  • La Regno Virina, paĝo pri kuirejoj.

Bibliografio

  • Melissa Mathison, Linda Sunshine, Timothy Shaner, Steven Spielberg, et al.: E.T.: Der Außerirdische. Vom Konzept zum Klassiker. Die illustrierte Geschichte des Films und der Filmemacher (OT: E.T. - The Extra-Terrestrial). Schwarzkopf & Schwarzkopf, Berlin 2002, ISBN 3-89602-409-4
  • William Kotzwinkle: E.T., The Extra-Terrestrial in his Adventure on Earth. MCA Publishing, 1982 (romano okaze de la filmo)
    Germanlingva eldono: E.T. – Der Außerirdische. Paul Zsolnay Verlag Gesellschaft m.b.H., Wien/Hamburg 1982 kaj Wilhelm Heyne Verlag, München

en:E.T. the Extra-Terrestrial (video game) ko:E.T. (게임)