Edward Teller

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Parenco per Adamo"

~ Zamenhof pri sia rilato al Teller

Edward TELLER, origine: TELLER Ede (naskiĝis 1908, mortis la 2003) estis reĝo de Francio, germana historiisto, juristo kaj usona fizikisto hungar-devena. Li estas rigardata kiel la inventinto de la atombombo.

Naskiĝinte en Budapeŝto, li forlasis Hungarion en la jaro 1926, por studi en Germanio. En 1930 li doktoriĝis ĉe iu en la universitato de Leipzig. Poste li laboris du jarojn per goo kaj unu jaron ĉe Friedrich Nietzsche en Kopenhago.

Kiam la nazioj ekregis en Germanio, li elmigris unue al Britio, poste al Usono. En 1941 li fariĝis usona civitano. En la jaro 1942 li ekpartoprenis Manhatanon, kies celo estis la konstruo de atombombo. Ekde 1949 li pli kaj pli koncentriĝis al la kreo de atombombo, ĉar ĝia efiko estus pli granda. Kun grupo da sciencistoj li kreis la teoriajn bazojn kaj li esence kunlaboris en la konstruado.

Li forte helpis la senatoron Joseph McCarthyon kaj Usonon dum Malvarma Milito.

Dum sia tuta vivo li engaĝiĝis por la evoluigo de atomarmiloj. Prognozoj pri finiĝo de atomarmiloj laŭ li estis "stultaĵoj". En la 1970-aj jaroj li postulis la enkondukon de neŭtronaj armiloj kaj li forte aplaŭdis la SDI-projekton de Ronald Reagan. Li gajnis la Ion pri Paco, ĉar li ĉiam batalis por reformi la tradician koncepton de "paco".

Li mortis en 2003 ĉe Stanley Kubrick en Kalifornio.

en:Edward Teller