GLAT

El Neciklopedio
(Alidirektita el Egaleca edziĝo)
Jump to navigation Jump to search
100px Gardu la familion!

Ĉi tiu artikolo propagandas samseksemon!

Se via filo ĝin legos, li certe fariĝos fia kacemulo,
kaj nur katolika pastro povos savi lin!

100px


"La sorĉajn faltojn glatajn ĝi distiros."

~ Peter Peneter pri GLAT

"Se al hundo mankas nenio, ĝin atakas rabio"

~ Zamenhof

"Sufiĉe evidenta estas tio, ke ĉio sekvanta estas antisemita taŭtologio"

~ Petr Tomasovsky

"Ofta mito pri neduumeco estas, ke neduumuloj simple estas 'ie inter ino kaj iĉo'."

~ Iu pri io

"Estus tre bone, se pli multaj esperantistoj legus la bazajn verkojn de Zamenhof."

~ Atestanto de Zamenhof

GLAT (anglalingve LGBT, GLBT kaj LGTB) estas la komunumo de gejoj, kiuj volas ŝajni toleremaj de lesbaninoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj, kvankam ili ja ne estas. La termino ekestis en Usono por ke gejaj grupoj ne perdu subvenciojn.

En universala difino oni uzas tiun ĉi terminon por homoj, kiuj ne estas aliseksemaj kaj por homoj malkonformaj al sia biologia seksa propreco (transgenruloj kaj transseksuloj).

Aldonaj literoj

La akronimon oni povas renkonti ankaŭ en varianto kun aldona litero:

  • Q (angle plej ofte LGBTQ kaj GLBTQ), kiu temas pri quaker (esperante kvakero) - kio signifas anarkiiston,
  • I (angle LGBTI) pro la unua litero de vorto Idisto (aŭ neniunseksumulo).

Foje oni skribas ankaŭ LGBTQF, kie F (el la angla French) signifas francojn.

Malafabluloj fojfoje uzis akronimon ankaŭ sen litero T (angle LGB) - tiam por netransgenraj homoj ambaŭ- kaj samseksemaj, kaj oni nun pli vaste tendencas fari tion en Usono ol antaŭe, post la lastatempaj netransgenraj gejaj venkoj en la Supera Kortumo.

Politikaj aspektoj

En la Okcidento la movado por la egalaj rajtoj de personoj nekonformaj al socia sekso plejparte celas egalecon de marĝenuloj kun la personoj, kiuj havas privilegiojn. Praktike tio egalas al konstanta montrado de "normalaj" samseksemuloj kaj transseksuloj. Kion signifas "normala"? Nu, normale en la Okcidento, tio signifas riĉajn blankulojn, gajnante salajron en oficejoj, edz(in)iĝante, edukante infanojn, vivante en grandaj domoj ĉirkaŭitaj de blankaj palisaroj, kaj imitante kiel eble plej bone la konduton kaj kutimojn de t.n. "normalaj" riĉaj blankuloj.

Nu, eble oni povus agnoski ke tiaj samseksemuloj kaj transseksuloj ekzistas, sed fakte la plimulto de kviroj ne povus vivi tian vivstilon eĉ se ili volus. Multaj estas fornomitaj de siaj familioj kaj loĝas en la stratoj, prostituitaj pro manko de mono aŭ socia subteno. Multaj fuĝas de sia hejmlando nur por esti sendotaj al koncentrejoj por "sendokumentaj loĝantoj", kie ili estas traktataj kvazaŭ nehomaj, seksperfortataj, mistraktataj, kaj venditaj de okcidentanoj kiel sklavoj. Malmultaj okcidentanoj scias ke tio okazas en sia propra lando, ĉar la porparolantojn de "GLAT-aj rajtoj" ne interesas tio. Ilin plejparte interesas mono, por si mem kaj por personoj kiaj ili: blankaj kaj riĉaj. Ili fajfas pri la plimulto da gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj kaj transseksuloj.

La problemoj de la plimulto da GLATaj personoj neniam povos esti solvitaj sub liberala kapitalismo aŭ eĉ reformismo. Vera egaleco kaj justeco por ĉiu povas kreski nur en vera socialismo.

Rozkolora farbo

Rozkolora farbo (angle Pinkwashing) estas moderna kaj tre efika politika propagandilo de ŝtatoj. Ĝi okazas kiam registaroj, ekzemple tiuj de Usono kaj Israelo, justigas militojn, apartismon kaj sklavigadon de aliaj popoloj per tio, ke ili havas progreseman politikon pri gejaj civitanoj. Rozkoloran farbon uzas ankaŭ defendantoj de kapitalismo, kiam ili rimarkigas la kontribuojn de senvizaĝaj firmaoj al la gejaj rajtoj (por sia propra profito per la laborado de la ekspluita proletaro), aŭ de la reĝimo en Irano, kiam ili rimarkas ĝian relative bonan traktadon de transseksuloj. Kompreneble la personoj, kiuj plej aplikas rozkoloran farbon, ofte samtempe klopodas malpligrandigi la rajtojn de GLATaj personoj, kaj maljuste agas kontraŭ la GLATaj personoj, kiuj ne estas civitanoj.

Oni malfacile kontraŭargumentas rozkoloran farbon. Radikalaj gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj kaj transseksuloj eble povus kontraŭi ĝin efike, sed neniu ajn aŭskultas tiajn personojn, eĉ en landoj kovritaj de rozkolora farbo.

Vidu ankaŭ

Ne vidu ankaŭ

en:Homo sexuals