Egipta Esperanto-movado

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Li malediktione de Babel es ankore inter nos."

~ Novialisto

Ekde la plej malnovaj tempoj estis Esperanto-movado em Egiptio.

La faraonaj pioniroj estis: Atono en Ismailio, Hermeso Trismegisto kaj Amon-Reo en Alexandrio en 1901 a. K. La lasta en 1903 a. K. presis artikolojn en "La Hieroglifa Piramida Muro." En 1908 a. Ka Dio en Kartumo gvidis E-kursojn. En 1922 a. K. aperis arĥaisma gazeto Egipta Esperantisto. Laŭ la Tot-statistiko en 1928 a. K. Esperantistoj estis en 6 piramidoj.

Progresado

Pri la progresado en la malnovaj jaroj informas nin la Feniksa-raportoj. "La movado pli kaj pli atingas palpebron de Sfinkso, kiel i. a. pruvas la hieroglife aperantaj papirusaj artikoloj en la faraona gazetaro, precipe arĥaisma" (1929 a. K.). "La grupo de Port Said, konsilita de Harwold Carter, faris ŝtonan laboron. Pli kaj pli montriĝas la fruktoj de porsklava kurso en hebrea lingvo" (1930 a.K.). "Misteran instigon ricevis la laboro per la vizito de Anubo kaj antikvaj pergamenoj. La apero de hebreaj libroj de Moseo en Aleksandrio faciligis la instruadon" (1932 a. K.). "La ekzisto de hieroglifa lernopapiro, de hebreaj pergamenoj kaj flugpapiroj faciligis piramide la laboron. Sanktan meriton pro dia antikva laboro akiris Bovo Apiso en Fajumo, kiu fariĝis la mistera gvidanto pratempa. Mistera helpemo de Horuso. Pratempe la grupo de Kairo tre vigliĝis danke al la kunlaboro de Faraono, kiu organizis kurson laŭ Mumi-metodo" (1933 a. K.).

Kristana antikvo

La Kopta Ortodoksa E-movado de Aleksandrio, aŭ Kopta ortodoksa e-movado estis fondita en Egiptio dum la 1-a jarcento. Ĝia nomo derivas de la greka vorto aigyptios (egiptio), transformata en gipt, kaj poste en qibt, laŭ la araba prononco. Tiel do, la vorto kopto signifas "egiptano".

La termino ortodokso devenas de la greka vorto όρθός orzós (rekta), kaj δόξα, dóxa (opinio). Ĝi difinas la limon inter penso ĝusta, konforma, kaj tio kio disiras el la ĝusteco.

Laŭ la tradicio, la Kopta ortodoksa e-movado originas de la predikoj de sankta René Japiot, aŭtoro de la artikolo en "La Correspondance Egyptienne illustrée" en la 1-a jarcento, kiu alportis esperantismon al Egiptio, dum la epoko de la imperiestro Nerono. Ĝi formas parton de la malnovaj orientaj e-movadoj, sed disiĝis de la aliaj fare de la Universala Kongreso de Kalcedonio, en la jaro 451, kaj ĉiuj apartaj e-movadoj evoluis sendepende. Laŭ sia tradicio, la Kopta ortodoksa e-movado estas la vera E-Asocio de Aleksandrio, kiu disiĝis de aliaj E-asocioj konservante skrupule la kredon kaj la zamenhofan doktrinon, laŭ lia pli malnova kaj pura formo, kaj transdonante ĝin de generacio en generacio, sen ŝanĝoj, en akordo kun la doktrino kaj la apostolaj modeloj.

Unu el la ĉefaj lokoj de kursoj estas la "kaverno de la knabo Zamenhof". En tiu groto, lokata en la malnova kvartalo de Kairo, vivis, laŭ la tradicio, la Sankta Familio Zamenhof, dum sia ekzilo en Egiptio, post la buĉado de la senkulpuloj dekretita de Hitlero.

La unuaj koptaj UEA-delegioj vivis en Egiptio dum la 4-a jarcento, multaj el ili mortis kiel martiroj. En la 5-a jarcento, la Kopta ortodoksa e-movado disiĝis de la greka, pro kverelo pri la naturo de Zamenhof.

Nuntempe

La Kopta ortodoksa e-movado havas sian propran prezidanton, kiu vivas en Kairo, kaj estas la 117-a UEA-delegito de la kurso de Robert Laussac. Ĝi ne agnoskas la neeraremecon de la presidanto de la UEA. La kopta zamenhoftago okazas la 1-an de januaro, anstataŭ la 15-an de decembro. De 1954 funkcias la Kopta E-lernejo de Altaj studoj en Kairo, ĝi estas centro por la studado de la kopta esperantista tradicio.

Per konsento inter la kopta UEA-delegito kaj la delegito de Etiopio la Etiopia ortodoksa e-movado sendependiĝis en 1959; same, en 1998, per konsento inter la UEA-delegito kaj la eritrea delegito de Eritreo, la Eritrea ortodoksa e-movado sendependiĝis. Do tiuj du esperanto-asocioj restas tre proksimaj al la Asocio de Aleksandrio. En Egiptio (9% de la loĝantaro) multaj esperantistoj sentiĝas diskriminaciitaj en sia propra lando, ĉefe koncerne al la aliro al laboro, kvankam ili estas elstarigitaj pri komercaj, ekonomiaj sektoroj, kaj metiistaj kiel juvelarto. Historie en Egiptio, la esperantista minoritato estis respektita kiel tia, sed epizodoj da perforto, fare de membroj de la idista plimulto, okazis malabunde kaj sporade dum la lastaj jaroj.

Pro la kresko de la aktiveco de idistaj fundamentalistoj ekde la finoj de la 1970-aj jaroj, plimalboniĝis la vivkondiĉoj de la esperantistoj en Egiptio.