Ekesto de Universo

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"Ni ne propagandu Esperanton, ni infektu per ĝi."

~ fidanto

Diras Douglas Adams ke en la komenco la universo estis kreita. Tio kolerigis multajn homojn kaj oni vaste rigardas ĝin kiel malbonan paŝon.

Post periodo de neekzisto, Universo komenciĝis, kiam la Logos (Dio) kun siaj servantoj - planedaj spiritoj kaj kreantoj de mondoj - komencis krei la materion, stelojn, planedojn. Ĉio en Universo evoluis, perfektiĝante. Planedoj, same kiel homoj, vivas kaj mortas, transdonante sian energion al alia planedo.

Pruvo de la universo nekreita

La Dio kreanta ne povas konceptiĝi pro tio ke la naturo de la tempo tion ne permesas: la kosma tempo estas dimensio de la universo kaj do la kreado povas esti realigata nur ekster la kosman tempon, do en tempo absoluta kaj sendependa. Sed la koncepto pri absoluta tempo estas io absurda en mondo unika kaj ĉiam transformiĝanta ĉar la pasinto povas esti nenio pli ol senfina (mondo ŝuldas sian ekziston al antaŭa mondo). Nu, se la pasinto estas senfina, nenio povas ĝin antaŭi kiel pretendas la kreago: nur iluzio povas imagi tempon antaŭ tempo senfina. Do la mondo ne povas esti kreita kaj ne bezonas kreinton.

Portantoj de tiu argumentado ne akceptas ke mem preteratentis la kompletan nocion de kreado laŭ kiu la kreinto kreis samamaniere la mondon kaj la tempon. Nome, la kreinto, respondas kreistaj filozofoj, kreas sammomente la mondon kaj ties tempon, ĉar ankaŭ la tempo estas kreaĵo. Dume aliaj kristanaj filozofoj opinias ke kreado ne kontraŭas eternecon: la mondo ab aeterno ne estas kontraŭdira nocio, ĉar la eterneco ne estas longa tempo laŭ la sugestoj de homa fantazio: eterneco ne havas sinsekvon! Ĉi-kaze imagopovo malprave enrajdas.

pt:Origem do Universo