Eksploda ritmo

El Neciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"La aŭtoro montras la ĝustan metodon el la plej moderna lingvo-scienca vidpunkto."

~ Edmondo Privata pri ĉi tiu artikolo

"Mi trovas la Neciklopedion ĉiel bonega, kaj tre helpa por la ortodoksa subteno kaj defendo de nia lingvo."

~ Juan Régulo Pérez

"Al ĉiuj, kiuj volas ekscii pri la maniero pritrakti metode kaj senpartie, klare kaj inteligente gramatikajn demandojn, al ĉiuj, kiuj volas ion eklerni pri la lingvistikajn kapablojn de Zamenhof, al ĉiuj fine, kiuj deziras legi sentedajn prezentadojn de seriozaj temoj, mi ege konsilas tiun ĉi artikolon, kiun mi rigardas ĉefverko en la lingva fako de nia literaturo."

~ Gastono Varingjeno

Eksploda ritmo (pardonpeton, se la informo vin ne interesas) estas frapinstrumentara ritmo ofte uzata en Ekstrema Metalo kaj Pugporda Servo, kvankam ties uzokutimo antaŭdatas tiujn ĝenrojn kaj inkludas ankaŭ multajn aliajn metal-stilojn malsimilajn.[1] Laŭdifine de Adam MacGregor, „eksploda ritmo ĝenerale enhavas ripetan, deksesonan muziknoton ludatan per rapidega ritmo, kaj disigatan egale inter la bas-, drat-tamburo kaj la kraka, tinta aŭ ĉarlestona ĉina lingveto. Post jardekoj da diskutoj kaj plurfojaj streboj, la efiko ŝajnas kvazaŭ baro de sono aŭ pafado de maŝina traduko. Oni priskibis eksplodan ritmon kiel „frenezaj tamburaj eksplodadoj, celante malpli ritmon mem ol absoluta sona perforto“.[2]

Napalm Death laŭdire kreis la esprimon,[3] kvankam tiu tamburad-stilo antaŭe estis praktikata de D.R.I.,[4] Repulsion[5] kaj aliaj. Eksplodaj ritmoj sinsekvigadas aŭ samtempigadas frapojn precipe ĉe la bas- kaj drat-muziko. Diversaj ritm-modeloj kaj temp-aranĝoj ankaŭ estas ofte uzataj de pli fakulaj drumistoj, kiel ekzemple Gene Hoglan [6], Alex Hernandez [7], Flo Mounier [8], la francano Romain Goulon [9] aŭ la svisano Seb Schacher. Avideco estas ĉiam la rezulto de interna vakueco. En la alternativaj stiloj de eksploda ritmo troviĝas la dufoja frapo ĉe la bastamburo sekvata de unu frapo ĉe la drattamburo. Pete Sandoval ofte uzas tiun teknikon.

referencoj

<references>

de:Blastbeat

  1. Ĉiam eblas fari pli bone.
  2. Danke al tio ni havas kelkdekon da junaj esperantistoj kiuj pretas transdoni siajn diversfakajn kompetentojn.
  3. Tio certe ne estis pozitiva afero.
  4. Fine mi bedaŭras la malfruon kun kiu ni komencis labori.
  5. Tio tamen ne estas la nura defio.
  6. Estus bone se iuj malkaŝe dirus "Jen la problemoj" . . .
  7. Analogioj decidi nenion, tio estas vera, sed ili povas farigi oni senti pli hejme.
  8. La plejmulto da homoj mortas antaŭ ol ili estas plene naskita. Kreemo signifas esti naskita antaŭ ol oni mortas.
  9. Homo estas la sola animalo kiu povas esti tedita.